Sainte-Feyre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sainte-Feyre
Mairie de Sainte-Feyre.jpg
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Guéret-Sud-Est
INSEE kodo 23193 [+]
Poŝtkodo 23000
Kodo laŭ INSEE 23193
Retpaĝaro www.saintefeyre.fr [+]
Politiko
Urbestro S-ro Michel Villard
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 2 250 (1 999)
Loĝdenso 75 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°08′20″N 1°54′57″O  /  46.13889°N, 1.91583°O / 46.13889; 1.91583 (Sainte-Feyre)Koordinatoj: 46°08′20″N 1°54′57″O  /  46.13889°N, 1.91583°O / 46.13889; 1.91583 (Sainte-Feyre)
Alto 310 m - 662 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 29,99 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Sainte-Feyre en Francio
Red pog.svg
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sainte-Feyre [+]
v  d  r
Information icon.svg

Sainte-Feyre estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 2250 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sainte-Feyre etendiĝas sur 29,99 km², kaj havis 2250 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 75 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Sainte-Feyre situas je alteco de 662 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Sainte-Feyre apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Michel Villard, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Estas en Sainte-Feyre bela kastelo de la 18-a jarcento.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Sainte-Feyre apartenas al la kantono Guéret-Sud-Est, kies ĉefurbo estas Guéret. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]