Sajtoskál

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sajtoskál [ŝajtoŝkal] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár. La loknomo hungare estas: fromaĝa-Kál. Tie vivis lertaj fromaĝistoj, Kál estas praa hungara familia nomo.

Preĝejo de Sajtoskál
Strato en Sajtoskál

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Sajtoskál situas laŭ la ĉefvojo Sopron-Balatono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue romianoj loĝis tie. La unua mencio okazis en 1212 en formo Kaal. En 1421 la komunumo ricevis la titolon kampurbo, la foiradoj estis famaj pri bonkvalitaj fromaĝoj.

En Sajtoskál migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo havas romkatolikan Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Sajtoskál)-n el la 13-a jarcento, kiu barokiĝis en 1754. La loĝantaro luteraniĝis en la 16-a jarcento. Vizitindaĵoj estas 2 kasteloj. La Kastelo de Rupprecht (Sajtoskál) kune kun parko estas psikiatriejo. Kastelo de Losonczy konstruiĝis en 1922.

Kastelo Rupprecht en Sajtoskál