Sajtoskál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Sajtoskál
Strato en Sajtoskál

Sajtoskál (ŝajtoŝkal) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Csepreg. La loknomo hungare estas: fromaĝa-Kál. Tie vivis lertaj fromaĝistoj, Kál estas praa hungara personnomo.

  • Poŝta kodo: 9632
  • Areo: 9  km²
  • Loĝantaro: 440

Situo

La vilaĝo situas laŭ la ĉefvojo Sopron-Balatono.

Historio

Pli frue romianoj loĝis tie. Dum la mezepoko la komunumo ricevis la titolon kampurbo, la foiradoj estis famaj pri bonkvalitaj fromaĝoj.

Vidindaĵoj

La komunumo havas romkatolikan Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Sajtoskál)-n el la 13-a jarcento, kiu barokiĝis en 1754. La loĝantaro luteraniĝis en la 16-a jarcento. Vizitindaĵoj estas 2 kasteloj. En la Rupprecht-kastelo kune kun parko vivas gemaljunuloj. Kastelo de Losonczy konstruiĝis en 1922.

Kastelo Rupprecht en Sajtoskál