Sakramenta Beno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakramenta Beno

La Sakramenta Beno, ankaŭ nomata eŭkaristia beno, estas katolika rito: La benanto faras la krucosignon super la benataj ne per la mano, sed per la monstranco aŭ, malpli solene, per la ciborio.

Antaŭ ĉi beno kutime la komunumo aŭ la ĥoro kantas unu el la eŭkaristiaj himnoj de Tomaso el Akvino, plej ofte Tantum ergoO salutaris hostia (ADORU 392). Povas sekvi la versiklo Panem de cælo kaj la preĝo Domine Iesu Christe, qui nobis sub sacramento mirabili (ADORU 378-379). La benonto surmetas vualtukon, t. e. tuko, metita ĉirkaŭ la ŝultroj, por vuali la manojn, kiuj tenas la monstrancon aŭ la ciborion. La beno mem ne estas akompanata de vortoj. Dum ĝi kutime la ministrantoj sonorigas la sonoriletojn, kaj la sub la signo de l' pano ĉeestanta Kristo estas honorata per incenso. Ĉiu benato faras per sia mano super si la krucosignon. Poste la ciborio, respektive la hostio el la monstranco, estas remetata en la tabernaklon.

Speciala tradicio ekzistas en la germana diocezo Treviro. Anstataŭ tomasa himno, versiklo kaj preĝo ili konas manplenon da kantoj, kiuj entenas (trifojan) sankta-vokon. Dum la homoj tre esprimplene kantas tiujn "sankta", la celebranto benas ilin per la monstranco.

De la frua 13-a jarcento ĝis la Dua Vatikana Koncilio oni multajn edifajn Diservojn, sendepende de iliaj temoj, eĉ mesojn, celebris antaŭ la elmetita Plejsanktaĵo kaj finis ilin per la sakramenta beno. Hodiaŭ tiaj mesoj estas malpermesitaj. Same malpermesita estas elmeti nur por doni la eŭkaristian benon. Elmetado kaj sakramenta beno havas sian lokon nur kadre de eŭkaristia adorado.