Salairka (vilaĝo)
Salairka (Салаирка) | |
Салаирские Юрты, Юрты Салаирские | |
vilaĝo | |
vilaĝo | |
---|---|
Oficiala nomo: Салаирка | |
Lando | ![]() |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
kampara municipo | Salairka kampara municipo |
Ŝoseo | 71K-1714 |
Rivero | Turo, Aĥmanka |
Situo | Salairka |
- koordinatoj | 57° 33′ N 65° 01′ O / 57.550 °N, 65.017 °O (mapo) |
Loĝantaro | (2017) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625551 |
ОКТМО | 71644470101 |
OKATO | 71244870001 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
![]() | |
Salairka (ruse Салаирка) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro kaj la sola setlejo de Salairka kampara municipo (ruse Салаирское сельское поселение). Antaŭe ĝi nomiĝis Salairka-Jurtoj (ruse Юрты Салаирские, Jurti Salairskije)[1]. Loĝantoj origine estis siberiaj tataroj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Salairka situas ĉe la ŝoseo 71K-1714 (norde), rivero Aĥmanka (sude) kaj rivero Turo sudoriente. La plej proksimaj vilaĝoj estas Narimanovo (oriente) kaj Reĉkino (okcidente).
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 32 kortoj, en kiuj loĝis 110 viroj kaj 81 inoj. Vilaĝanoj kultivis 50 desjatinojn (54,6 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 50 ĉevalojn, 100 bovinojn, 110 ŝafojn, sed ne havis kaprojn, nek porkojn[2]. Lokanoj okupiĝis pri eta komerco en vilaĝoj, averaĝa komercisto estiss vendanta varojn kontraŭ po 150 rublojn jare. Krome ili faris gudron kaj baston, kolektadis salikajn ŝelojn, kaptis fiŝojn kaj vendadis brullignon al vitrofabriko[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 64.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 68.