Salina (Kansaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Grenujoj de Salina.

Salina estas urbo en kaj la kantona sidejo de la Kantono Saline, Kansaso, Usono.[1] Je 2010 la urbo havis 47,707 loĝantojn.[2] Situanta en unu el la plej grandaj tritiko-produktantaj areoj de la mondo, Salina estas regiona komerca centro por Nord-Centra Kansaso. Ĝi estas hejmo de multaj altlernejoj. Kelkaj el ili rilatas al agrikulutro, kaj ĉefe al tritiko. Inter ili menciindas The Land Institute (Terinstituto) nome ne-profita organizaĵo por esplorado, edukado, kaj politiko dediĉita al eltenebla agrikulturo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geographic Names Information System (GNIS) details for Salina, Kansas; United States Geological Survey (USGS); 13-a de oktobro, 1978. [1] Alirita la 2-an de januaro de 2016.
  2. American FactFinder 2. United States Census Bureau. Alirita 2011-10-20.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Salina: 1858–2008 (Images of America); Salina History Book Committee; Arcadia Publishing; 2008; ISBN 0-7385-6181-9
  • Salina: Mart of the Middle West; Salina Commercial Club, Padgett's Printing House; 1908. (Various formats eBook)
  • Illustrated Salina: The Forest City; Frederick A. Loomis, S. E. Rankin Publisher, 1892. (Various formats eBook)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Urbo
Lernejoj
Historia
Mapoj