Salivacidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
N-acetila neŭraminacido bildigita en "seĝa konformacio"
N-acetila neŭraminacido bildigita en "Haworth-formulo"

Salivacidoj (aŭ neologisme sialacidoj, de la greka vorto σίαλον [sialon] por salivo) estas la grupiga nomo por la N- kaj O-derivaĵoj de la neŭraminacido. Ofte oni aparte nomas la en homoj troveblan N-acetilan neŭraminacidon (NeuNAcNANA) "salivacido", sed fakte la nomo ankaŭ ampleksas plurajn plivajn neŭraminacidajn derivaĵojn, ekzemple la en musoj troveblan N-glikolilan neŭraminacidon. Tamen konstateblas ke la N-acetila neŭraminacido estas la senkonkompare plej ofta variaĵo.

La N-acetila neŭraminacido estas grava ero de la tiel nomataj aminosukeroj, kiuj gravas por ĉelaj interagoj. Interalie ili servas por la protekto de proteinoj kontraŭ la malkonstruigo fare de proteasoj.

Kiel natura konstruero ili aperas en glikoproteinoj kaj gangliosidoj, aparte en glandaj sekretaĵoj, ĉelaj membranoj kaj sango. Aktuala ekzemplo por ilia signifo estas la de la salivacidoj variigitaj neŭraminidaso-inhibiciiloj Zanamiviro kaj Oseltamiviro, kiuj uzatas kiel medikamentoj kontraŭ influenco, ekzemple kadre de la gripa epidemio de Meksiko 2009.