Salomon Ettinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salomon Ettinger
Persona informo
שלמה עטינגער
Naskiĝo 1-an de januaro 1803 (1803-01-01)
en Varsovio
Morto 1-an de januaro 1856 (1856-01-01) (53-jaraĝa)
en Zamość
Lingvoj jidohebrea vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Lviva Universitato vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Salomon Ettinger (ankaŭ Salomo EttingerSolomon Ettinger; naskiĝis en 1803 en Varsovio; mortis en 1856 en Szadonow proksime de Zamość, kie li laboris kiel kuracisto, estis pionira jidlingva verkisto el tre renoma juda familio. Kvankam li ankaŭ parolis germane, li tenis sian vortprovizon de la jida lingvo libera de germanlingvismoj, kaj kreis la lingvan fundamenton por jida literaturo. Salomon Ettinger konsideratas "praavo" de la jida literaturo - kiel "avo" konsideratas Mendele Moicher Sforim).

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Salomon Ettinger en frua infanaĝo iĝis orfo, kaj tiam edukiĝis fare de sia avo, la rabeno Mendl Ettinger, en Łęczyca. Jam en aĝo de 17 jaroj li edziĝis, komence la paro vivis en Zamość ĉe la patro de la edzino, kaj post ruino de la popatro translokiĝis al Odeso. Tie tamen Salomon Ettinger ne trovis laboron, sekve li studis medicinon en Lviv, kaj post sukcesas medicina finekzameno li revenis al Zamość, kie li multajn jarojn havis grandan kuracistan praktikejon kaj samtempe aktivis kiel verkisto.