Salvaterra de Magos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salvaterra de Magos
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 159  (2011) [+]
Loĝdenso 92 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 1′ N, 8° 47′ U (mapo)39.016666666667-8.7833333333333Koordinatoj: 39° 1′ N, 8° 47′ U (mapo) [+]
Areo 241 km² (24 100 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Salvaterra de Magos (Portugalio)
Salvaterra de Magos (Portugalio)
DEC
Salvaterra de Magos
Salvaterra de Magos
Situo de Salvaterra de Magos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salvaterra de Magos [+]
vdr

Salvaterra de Magos estas portugala urbeto de la provinco Ribatejo (la nomo Ribatejo signifas proksimume Ĉetaĵejo), subregiono Lezíria do Tejo kaj de la Distrikto Santarém kun ĉirkaŭ 6 200 loĝantoj.

La urbeto Salvaterra de Magos estas sidejo de la municipo Salvaterra de Magos, kun 243,93 km² de areo kaj 21 613 loĝantoj (2021), subdividita en kvar freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipo Almeirim, oriente kaj sude kun Coruche, a sudokcidente kun Benavente kaj nordokcidente kun Azambuja kaj Cartaxo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Muge.

La originoj de Salvaterra de Magos estas antikva, kiel fekunda kaj akvabunda areo, ekzemple ĉe Muge, kie estas prahistoriaj (concheiros, konkamasejoj de Mezolitiko) kaj romiaj restaĵoj.

En Aprilo 1383 oni subskribis en Salvaterra de Magos la geedzengaĝiĝon inter princino Beatriz de Portugalio kaj Johano la 1-a (reĝo de Kastilio).

En 1542 Salvaterra de Magos estis donita al Infanto D. Luís, kiu tie konstruigis faman reĝan palacon, rilata al ĉasado de aproj kaj taŭrludado.

Tiukadre okazis historia epizodo: la 7a grafo de Arcos mortis en la taŭrludejo. Lia patro, la Markizo de Marialva, "venĝis" la morton de sia filo malsuprenirante al la ludejo kaj mortigante la taŭron.

La Reĝa Palaco, luksaj ĝardenoj, la Operejo kaj la Taŭrludejo estis detruitaj en granda incendio en 1824, kaj de tio restas nuntempe apenaŭ la Reĝa Kapelo kaj la instalaĵoj de la Falkejo.

Estas tradicio en la ĉeriveraj lezírias la brutobredado de ĉevaloj kaj de taŭroj, rilate al taŭrludado.

Dum la epoko de la Malvarma Milito, kongrue kun la portugala diktaturo, en Glória do Ribatejo funkciis elsendejo de la usona kontraŭkomunisma Radio Libera Eŭropo/Radio Libero.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Glória do Ribatejo.

Salvaterra de Magos havas jenajn freguesías:

  • Glória do Ribatejo e Granho
  • Marinhais
  • Muge
  • Salvaterra de Magos e Foros de Salvaterra

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Falkejo de la Reĝa Palaco de Salvaterra de Magos.
Ponto Rainha D. Amélia.
  • Reĝa Kapelo kaj la instalaĵoj de la Falkejo, el la Reĝa Palaco.
  • Preĝejo de Sankta Paŭlo (1296).
  • Preĝejo de Misericórdia (17-a jarcento).
  • Fontano de Arneiro (1711)
  • Fervoja Ponto Rainha Dona Amélia, laŭ desegno de Gustave Eiffel (1903).
  • Taŭrludejo de Salvaterra de Magos (1920) nuntempe tre aktiva.
  • Akvorezervejo kaj Akvobaraĵo de Magos, laŭ projekto de 1936, nuntempe grava ankaŭ kiel distrejo kaj turismejo.
  • Etnografia Muzeo de Glória do Ribatejo
  • Tipa Domo Avieira - Muzeo Escaroupim
  • Muzeo de Companhia das Lezírias

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]