Salvatore Licitra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salvatore Licitra
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1968 (1968-08-10)
en Berno,  Svislando
Morto 5-an de septembro 2011 (2011-09-05) (43-jaraĝa)
en Katanio, Sicilio,  Italio
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo operkantisto
TTT
Retejo http://www.salvatorelicitra.com/
vdr

Salvatore LICITRA (Berno, Svislando, la 10-an de aŭgusto 1968 - Katanio, Italio, la 5-an de septembro 2011) estis itala tenoro. El gepatroj siciliaj, li kreskis en Milano. Li studis en Parmo kun Carlo Bergonzi en Busseto. Li debutis en Ballo in maschera en Parmo en 1998.

La 27-an de aŭgusto 2011 li havis akcidenton per motorciklo kiam li perdis kontrolon de ĝi en la sicilia urbo Raguza. Li estis sendita al hospitalo en Katanio, kie li mortis kelkajn tagojn poste.