Salzatal
| Salzatal | ||||||
|
| ||||||
| neurba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
| Distrikto | Distrikto Saale | |||||
| Urborajtoj | ||||||
| Telefona antaŭkodo | 345, 034601, 034607, 034609, 034773 | |||||
| Poŝtkodo | 06198 | |||||
| Aŭtomobila kodo | SK, MER, MQ, QFT | |||||
| Oficiala Municipokodo | 15088319 | |||||
| Subdivido | 32 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Juliane Sperling | |||||
| Partio de komunumestro | CDU | |||||
| Adreso de la administrejo | Am Rathaus 31 06198 Salzatal-Salzmünde | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 11267 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 51° 32′ N, 11° 46′ O (mapo)51.533911.7728Koordinatoj: 51° 32′ N, 11° 46′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 123 m | |||||
| Areo | 109 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.gemeinde-salzatal.de/ | |||||

Salzatal [zalcatal], signifo en Esperanto "valo de rivereto Salza", estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale de la federacia lando Saksio-Anhalto, en la sudorienta parto de la mezalta montaro Harco, okcidente de la urbo Halle (Saale) kaj je sia nordorienta limo plejparte bordiĝas per la rivero Saale.
La komunumo kreiĝis komence de la jaro 2010 el libervola kuniĝo de la 9 antaŭe memstaraj administraj komunumoj Beesenstedt, Bennstedt, Fienstedt, Höhnstedt, Kloschwitz, Lieskau, Salzmünde, Schochwitz kaj Zappendorf, kiuj jam antaŭe kunlaboris en administra komunumaro de la nomo Westlicher Saalkreis.
En la nova komunumo fine de decembro 2024 vivis 11 267 loĝantoj sur areo de 109,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 102 loĝantoj/km².
La teritorio interalie havas komunan limon kun la komunumoj Teutschenthal kaj Wettin-Löbejün.

Komunumopartoj
[redakti | redakti fonton]La lastaj nombroj de loĝantoj en la loĝlokoj fine de 2008, antaŭ ol jaron poste kreiĝis la nova komunumno:
| Komunumoparto | Loĝantoj | Subdivido |
|---|---|---|
| Beesenstedt | 1260 | Beesenstedt, Naundorf, Schwittersdorf kaj Zörnitz |
| Bennstedt | 1558 | Bennstedt |
| Fienstedt | 239 | Fienstedt |
| Höhnstedt | 1549 | Höhnstedt |
| Kloschwitz | 454 | Johannashall, Kloschwitz, Rumpin kaj Trebitz |
| Lieskau | 2616 | Lieskau |
| Salzmünde | 2432 | Benkendorf, Gödewitz, Neuragoczy, Pfützthal, Quillschina, Salzmünde kaj Schiepzig |
| Schochwitz | 1238 | Boltzenhöhe, Gorsleben, Krimpe, Schochwitz, Räther kaj Wils |
| Zappendorf | 1500 | Köllme, Müllerdorf kaj Zappendorf |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



