Sam Hawkens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sam Hawkens
literatura rolulo • fikcia homo
Kreita de Karl May
Verko Winnetou
Rolita de Ralf Wolter
Informoj
Sekso vira
Okupo arbarano
Amikoj Old Shatterhand
vdr

Arbarano Sam Hawkens estas konata rolulo el romano de Karl May Winnetou. Li estas malgranda vireto en flikita mantelo de tia dikeco kaj dureco, ke ne trapenetros ĝin indianaj sagoj. Krome li portas perukon, ĉar ankoraŭ kiel junulo li renkontis grupeton de Pawneeoj, kiuj skalpis lin. Sed Sam estas tre kontenta pri sia peruko, ĉar li povas demeti ĝin dum varmegaj tagoj.

Sam proprumas strangan al branĉo similan fusilon Liddy kaj rajdas hinon. Kune kun siaj du amikoj, Stone Dick kaj Parker Willy, li estis la unua instruisto de Old Shatterhand en amerika sovaĝa okcidento kaj de li ankaŭ devenas la milita nomo por Old Shatterhand. Sam Hawkens estas konata pro sia aldiraĵo "se mi ne eraras, hihihi".

Hawkens prezentiĝas ankoraŭ en romano Petrola princo, kie kune kun Winnetou, Hobble Frank, Hammerdull Dick kaj Holbers Pitt li helpas al almigrintoj likvidi bandon de krimuloj. Pliaj sortoj pri li ne estas konataj, nur en la kvara parto en libro pri Winnetou estas mencio pri tio, ke ĉirkaŭ la jaro 1900 li ankoraŭ vivis, kiam tiu vizitis Dickon Hammerdull kaj Pitton Holbers en ilia hotelo en Colorado.

En filmoj de May el la 1960-aj jaroj (La trezoro sur Arĝenta lago, Winnetou I, Winnetou III, Winnetou kaj mestizino Apanaĉi kaj en Winnetou kaj Old Shatterhand en Valo de morto) ludas la rolon de Samon Hawkens germana aktoro Ralf Wolter.