Samir de los Caños

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samir de los Caños
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49513
Demografio
Loĝantaro 165  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 6° 10′ U (mapo)41.673055555556-6.1636111111111Koordinatoj: 41° 40′ N, 6° 10′ U (mapo) [+]
Alto 788 m [+]
Areo 36,58 km² (3 658 ha) [+]
Samir de los Caños (Provinco Zamoro)
Samir de los Caños (Provinco Zamoro)
DEC
Samir de los Caños
Samir de los Caños
Situo de Samir de los Caños
Samir de los Caños (Hispanio)
Samir de los Caños (Hispanio)
DEC
Samir de los Caños
Samir de los Caños
Situo de Samir de los Caños

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Samir de los Caños [+]
vdr

Samir de los Caños [saMIR delosKAnjos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. Caños estas aludo al la akvotuboj de fontano, kio aperas en la blazono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 36,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 169 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 48 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento kaj apartenis al la Ordeno de la Templanoj.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]