Samoo en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Samoo en la Olimpikoj ekde la jaro 1984 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 10 someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis samoaj partoprenantoj. La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte unu medalon: Temis pri arĝenta medalo en la Somera Olimpiko 2008 en halterlevo de virinoj de pli ol 75 kilogramoj de korpopezo (Ele Opeloge fakte mem pezis 123 kilogramojn kaj levis pezon de maksimume 150 kilogramoj).

krom en la "ĝeneralaj olimpikoj", samoa teamo ankaŭ aktivas en la Junularaj Olimpikoj: jen la skipo de rugbeo 7 en 2018

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]