Samu Haltenberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samu HALTENBERGER [ŝamu], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haltenberger Samu estis hungara maŝininĝeniero.

Samu Haltenberger [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1875 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 21-an de aprilo 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Samu Haltenberger frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1897. Post siaj studoj li estis soldato unu jaron, posta li eklaboris en Hungara Poŝto. Li organizis la poŝtajn liveradojn per aŭtoj post la jarcentŝanĝo. Li profitis aŭtojn de János Csonka. En 1910 li organizis la poŝtajn aŭtobusajn trafikojn, en 1913 li establis la unuan taksian servon en Hungarlando. Tiutempe li savis maŝinfabrikon de Arad kontraŭ bankroto, poste li fondis filion de Hungaraj Ŝtafervojoj, kiu faris aŭtobusajn trafikojn. Post la 2-a mondmilito li reorganizis la taksiservon, sed poste la komunistoj deklaris lin "malamiko de la popolo", li estis deportita al fora vilaĝo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]