Samuel Barber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Barber, fotita de Carl Van Vechten, 1944

Samuel Osmond Barber II (9-a de Marto, 1910 - 23-a de Januaro, 1981) estis usona komponisto de orkestra, opera, ĥora, kaj piana muziko. Li estis unu de la plej famaj komponistoj de la 20a jarcento. Lia Adaĝo por ŝnuroj (1936) gajnis konstantan lokon en la repertuaroj de orkestroj. Li gajnis dufoje la Premion Pulitzer por muziko, pro sia opero Vanessa (1956-57) kaj sia Koncerto por piano kaj orkestro (1962). Ankaŭ vaste interpretita estas lia Knoxville: Somero de 1915 (1947), verko por soprano kaj orkestro, kiu enmuzikigas tekston en prozo de James Agee. Nekutima inter nuntempaj komponistoj, preskaŭ ĉiuj el liaj komponaĵoj estis registritaj.