Samuel Feijóo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Feijóo
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1914 (1914-11-27)
en Villa Clara
Morto 14-an de julio 1992 (1992-07-14) (77-jaraĝa)
en Villa Clara
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Samuel FEIJÓO (31a de marto, 1914 en San Juan de los Yeras, Las Villas, Kubo – 14a de julio, 1992 en Havano, Kubo) estis kuba memlernanta verkisto kaj artisto specialiĝinta en pentrarto kaj ilustrarto, ankaŭ konata per siaj folkloraj esploroj. Inter liaj plej konataj projektoj estis tre fama lia revuo Signos.

En 1953 li ekkunlaboris kun la revuo Bohemia, denuncante la malriĉecon de la kuba kamparanaro per artikoloj kaj fotoj. Ekde 1958 li eldonis la revuon Islas (Insuloj) en la Centra Universitato Las Villas kiu kolektis sian antaŭan verkaron kaj ankaŭ de junaj lokaj verkistoj kaj artistoj.

Ekde la 1940-aj jaroj, li ekpentristo, kun ĉefa temo la rura pejzaĝo. Li uzis ofte akvarelon konsiderante ĝin taŭga rimedo por la priskribo de la "mirindaj travidebloj de la kuba pejzaĝo", sed li uzis ankaŭ olepentradon, temperon, desegnadon, akvoforton, kaligramojn kaj monotipion, inter aliaj teknikoj.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Samuel Feijóo en la hispana Vikipedio.