San Felices de los Gallegos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Felices de los Gallegos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 354  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 6° 43′ U (mapo)40.849966-6.708702Koordinatoj: 40° 51′ N, 6° 43′ U (mapo) [+]
Alto 658 m [+]
Areo 81,43 km² (8 143 ha) [+]
San Felices de los Gallegos (Provinco Salamanko)
San Felices de los Gallegos (Provinco Salamanko)
DEC
San Felices de los Gallegos
San Felices de los Gallegos
Situo de San Felices de los Gallegos
San Felices de los Gallegos (Hispanio)
San Felices de los Gallegos (Hispanio)
DEC
San Felices de los Gallegos
San Felices de los Gallegos
Situo de San Felices de los Gallegos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Felices de los Gallegos [+]
vdr

San Felices de los Gallegos estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo. San Felices de los Gallegos estas nomo kiu aludas etimologie al Sankta Felikso, episkopo de Porto, kaj al galegoj kiuj reloĝigis la areon post la Reconquista.

Tradicia arkitekturo.
Sonorilturo.
Preĝejo.
Fontano.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 81,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 377 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 300 loĝantojn dum la 21-a jarcento pro la plua migrado el ruraj zonoj al urboj kaj pli ol 1 500 loĝantojn ekde la mezo de la 19-a jarcento. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.

Limas kun loĝlokoj Ahigal de los Aceiteros, Lumbrales, Olmedo de Camaces, Puerto Seguro, Bañobárez, Villar de Ciervo, Villar de la Yegua kaj Castillejo de Martín Viejo. Ĝi distas 105 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio ekzemple en 1646 pro la detruo de la ponto super la rivero Águeda, dum la Milito de hispana sukcedo kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo kun restado de francaj trupoj en la loko.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis. Estas multaj vidindaĵoj, kiel turo, preĝejo, bovskulptaĵo de vetonoj, du muzeoj, rigardejoj ktp.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]