San Francisco Esperantista Regiona Organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

San Francisco Esperantista Regiona Organizo (SFERO) estas la regiona Esperanto-grupo por la urbo San-Francisko kaj la ĉirkaŭa regiono de la sanfranciska golfo. Ĝi membras en la landa asocio Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), kaj estas inter la pli motoraj Esperanto-grupoj en la nordamerika kontinento, kie en multaj aliaj lokoj la unuopaj esperantistoj loĝas tro distance por efektive realigi grupan kunlaboron. Sekretario kaj kastisto de SFERO de multaj jaroj estas William R. Harmon.

La asocio kunsidas unu fojon en monato (la unuan sabaton) krom en julio kaj aŭgusto. Dum la somero, oni kutime okazigas piknikojn je diversaj datoj. Krome, interalie en 2011 la regiona grupo gastigis la Landa Kongreso de ELNA, kiu okazis en la proksima urbeto Emeryville (Kalifornio), kie ankaŭ situas la Centra Oficejo de la landa asocio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.