San Giorgio Maggiore (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Giorgio Maggiore
insulo [+]

AkvejoLaguno de Venecio

Supermara altecom s.l.m. [+]
Koordinatoj45° 26′ N, 12° 21′ O (mapo)45.42775212.344168Koordinatoj: 45° 26′ N, 12° 21′ O (mapo)
- koordinatoj45° 26′ N, 12° 21′ O (mapo)45.42775212.344168Koordinatoj: 45° 26′ N, 12° 21′ O (mapo) [+]
Areo0,099 km² (10 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

San Giorgio Maggiore (insulo) (Venecio)
San Giorgio Maggiore (insulo) (Venecio)
DEC
Map
San Giorgio Maggiore
Vikimedia Komunejo:  San Giorgio Maggiore (Venice) [+]
vdr
Elaera vido de San Giorgio Maggiore
Situo de la insulo San Giorgio Maggiore en la Laguno de Venecio

San Giorgio Maggiore [san ĝorĝo maĝore] estas malgranda insulo de Venecio, en la Laguno de Venecio. Ĝi situas kontraŭe de la centra venecia placo de Sankta Marko, disigita de ĝi de la Baseno de Sankta Marko.

Situo[redakti | redakti fonton]

San Giorgio Maggiore estas proksimume triangula, ĉ. 500 m longa kaj 400 m larĝa kaj situas oriente de la pli granda insulo Giudecca. Ĝia surfaco estas 9,98 ha. Ĝia distanco al Giudecca estas malpli ol 50 metroj, sed ne estas ponto; necesas uzi boaton.

La insulo havas boathaltejon, kiu ligas ĝin ne nur al Giudecca, sed ankaŭ al la centro de Venecio.

Antaŭ la norda bordo de la insulo estas haveneto por jaĥtoj. La nordan parton de la insulo okupas benediktana monaĥejo kun sia preĝejo kaj esplorinstituto de fondaĵo Eni Enrico Mattei. La suda parto estas ĝardeno. La nuraj daŭraj loĝantoj de la insulo estas la monaĥejanoj; la censo de 2001 nombris 11 da ili.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la insulo (laŭvorte: Sankta Georgo pli granda) rilatas al ĝia monaĥeja preĝejo, dediĉita al Sankta Georgo. La aldono "Maggiore" distingas ĝin de insulo San Giorgio in Alga, kiu situas pli okcidente.