San Leo
| San Leo | |||||
| komunumo de Italio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Ŝtato | |||||
| Regiono | |||||
| Provinco | RN Rimini (2005) | ||||
| Geografia situo | 43° 54′ N, 12° 21′ O (mapo)43.912.35Koordinatoj: 43° 54′ N, 12° 21′ O (mapo) | ||||
| Supermara alteco | 589 m | ||||
| Areo | 53 (2005) km² | ||||
| Loĝantaro | 2820 (2023) | ||||
| Loĝdenso | 53 loĝantoj/km² | ||||
| Najbaraj komunumoj | Acquaviva (San-Marino) (SM), Chiesanuova (San-Marino) (SM),San-Marino (SM), Maiolo, Montecopiolo (PU), Monte Grimano (PU), Novafeltria, Sassofeltrio (PU), Torriana, Verucchio (2009) | ||||
| Patrono | Sankta Leono | ||||
| Festa tago | 1-a de aŭgusto (2005) | ||||
| Nomo de loĝantoj | leontini | ||||
| Poŝtkodo | 47865 | ||||
| Imposta kodo | H949 | ||||
| Kodo laŭ ISTAT | 099025 | ||||
| Telefona prefikso | 0541 | ||||
| Estro | |||||
| Retpaĝo | http://www.comune.san-leo.ps.it | ||||
San Leo estas komunumo de Italio. Ĝi situas je la orienta flanko de norda Apenino kaj oriente limas al San-Marino.
San Leo situas en la supra valo de rivero Marecchia, kiu apartenas al la provinco Rimini en Emilio-Romanjo. Antaŭ 2009 San Leo apartenis al la provinco Pesaro kaj Urbino en Markio, sed en 2006 la loĝantoj decidis per referendumo peti transiron en alian regionon. Je la 29-a de julio 2009 la itala senato aprobis la transiron. Post oficiala publikigo de tiu decido la ŝanĝo efektiviĝis.
La fortikaĵo
[redakti | redakti fonton]San Leo posedas imponen kastelon aŭ fortikaĵon, nomatan Rocca. Ĝi situas sur facile defendebla roko kaj estas konsiderata kiel modelo de ne-konkerebleco. La nunan formon donis al ĝi duko Federico da Montefeltro en la dua duono de la 15-a jarcento; lia arĥitekto supozeble estis Francesco di Giorgio Martini. La arĥitekturo de la fortikaĵo estas strukturita en du niveloj.
La lokanoj kutimas diri: (ekzistas) "Nur unu papo, nur unu Dio, nur unu fortikaĵo de San Leo".



