San Martín de Valderaduey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Martín de Valderaduey
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49129
Demografio
Loĝantaro 48  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 5° 28′ U (mapo)41.813611111111-5.4716666666667Koordinatoj: 41° 49′ N, 5° 28′ U (mapo) [+]
Alto 679 m [+]
Areo 23,94 km² (2 394 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Martín de Valderaduey (Provinco Zamoro)
San Martín de Valderaduey (Provinco Zamoro)
DEC
San Martín de Valderaduey
San Martín de Valderaduey
Situo de San Martín de Valderaduey
San Martín de Valderaduey (Hispanio)
San Martín de Valderaduey (Hispanio)
DEC
San Martín de Valderaduey
San Martín de Valderaduey
Situo de San Martín de Valderaduey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Martín de Valderaduey [+]
vdr

San Martín de Valderaduey [sanmarTIN debalderaDŬEJ] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. San Martín de Valderaduey estas etimologie tradukebla al Sankta Marteno de Valderaduey, alude al ĉefa rivero Valderaduey.

Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Akvoturo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 50 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 45 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la 10-a jarcento. Ĝi apartenis al Burgoso. Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, hispanaj trupoj kaptis en San Martín de Valderaduey ok francajn soldatoj de la garnizono de Villalpando, kaj mortpafis unu el ili. La franca generalo Jouniers ordonis reprezalion, incendion de la vilaĝo kaj pendumadon de dekkvar trovitajn virojn el branĉoj de unusola arbo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Proksimeco al Villárdiga faras ke ambaŭ vilaĝoj ŝajnas unusola, kaj tiukadre estas popola proverbo "San Martín y Villárdiga dos lugares son, que desde lejos parecen la luna y el sol" (San Martín kaj Villárdiga estas du loĝlokoj, kiuj de malproksime ŝajnas la luno kaj la suno).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]