Saltu al enhavo

San Martín y Mudrián

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Martín y Mudrián
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40295
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 232  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 4° 19′ U (mapo)41.224166666667-4.3194444444444Koordinatoj: 41° 13′ N, 4° 19′ U (mapo) [+]
Alto 220 m [+]
Areo 42,56 km² (4 256 ha) [+]
San Martín y Mudrián (Provinco Segovio)
San Martín y Mudrián (Provinco Segovio)
DEC
Situo de San Martín y Mudrián
San Martín y Mudrián (Hispanio)
San Martín y Mudrián (Hispanio)
DEC
Situo de San Martín y Mudrián

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Martín y Mudrián [+]
vdr

San Martín y Mudrián [sanmarTIN imuDRJAN] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo San Martín y Mudrián estas komprenebla kiel San Martín (Sankta Marteno) kaj Mudrián, nome du loĝlokoj distantaj 2 km.

San Martín y Mudrián en la provinco Segovio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 42,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 243 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 40 el la jaro 2000.

Ĝi distas 45 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Samboal, Cuéllar, Pinarejos, Navas de Oro, Navalmanzano, Carbonero el Mayor kaj Pinarnegrillo.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Saturnino de Lucas Gilsanz, socialisto, restis kaŝita en malgranda hejma kaŝejo dum 34 jaroj por eviti la frankisman subpremadon, ĉar li estis aktiva socialisto kaj urbestro antaŭ la Hispana Enlanda Milito. Nur liaj patro kaj frato sciis tion, dum la cetero de la familio, eĉ loĝanta en la sama hejmo, ne konis la aferon.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Grava nuna enspezo estas entrepreno por fabrikado de omletoj.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Marteno.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]