San Millán de los Caballeros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Millán de los Caballeros
Iglesia San Millan de los Caballeros.jpg
Administrado
Poŝtkodo 24237 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 176  (2022) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 5° 34′ U (mapo)42.285833333333-5.5622222222222Koordinatoj: 42° 17′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 751 m [+]
Areo 24,69 km² (2 469 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de San Millán de los Caballeros
Situo de San Millán de los Caballeros

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo San Millán de los Caballeros [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

San Millán de los Caballeros [sanmiLJAN deloskabaLJEros] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral. San Millán de los Caballeros estas komprenebla etimologie kiel Sankta Emiliano de la Kavaliroj.

Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 173 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 150 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 37 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villamañán, Valencia de Don Juan, Pobladura de Pelayo García, Laguna de Negrillos kaj Villademor de la Vega.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]