San Pedro del Arroyo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Pedro del Arroyo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 500  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 48′ N, 4° 52′ U (mapo)40.8023476-4.8708817Koordinatoj: 40° 48′ N, 4° 52′ U (mapo) [+]
Alto 994 m [+]
Areo 18,55 km² (1 855 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Pedro del Arroyo (Provinco Avilo)
San Pedro del Arroyo (Provinco Avilo)
DEC
San Pedro del Arroyo
San Pedro del Arroyo
Situo de San Pedro del Arroyo
San Pedro del Arroyo (Hispanio)
San Pedro del Arroyo (Hispanio)
DEC
San Pedro del Arroyo
San Pedro del Arroyo
Situo de San Pedro del Arroyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pedro del Arroyo [+]
vdr

San Pedro del Arroyo [sanPEdro delaROĝo] estas municipo en la nordo-centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Ávila, en la centro de la provinco. San Pedro del Arroyo estas komprenebla etimologie kiel Sankta Petro de la Rojo, kaj tiukadre kaj en la blazono kaj en la flago aperas la ŝlosiloj de Sankta Petro, konsiderata la unua papo, kaj ondoj de rojo. Fakte trafluas la teritorion la rivero Arevalillo kaj la rojo Espinarejo.

San Pedro del Arroyo en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.
Placo de San Pedro del Arroyo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de submunicipo Morañuela kaj San Pedro del Arroyo mem, okupas totalan areon de 18,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 445 loĝantojn.

Ĝi perdis 250 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 27 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj estas tre bone komunata kun Avilo kaj kun Salamanko kaj ŝosee kaj per fervojo: estas fervoja stacio (en la tabelfoto).

Ĝi limas kun la samprovincaj Albornos, San Juan de la Encinilla, Aveinte, Villaflor kaj Santo Tomé de Zabarcos.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis rura romia setlejo de la 1a-2a jarcentoj.​ Poste tiu rezultis en la monumenta romia vilao, nune nomita El Vergel, de la 3a-4a jarcentoj.

En Mezepoko okazis reloĝado kaj gravis la Reĝa Brutovojo Okcidentleona. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En la preĝejo estas mudeĥara kasona plafono de la 15-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo: mezepoka fonto, piedirado).

La tuta municipa teritorio estas Birdoprotekta Areo ZEPA.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]