San Pedro del Romeral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Pedro del Romeral
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 445  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 7′ N, 3° 49′ U (mapo)43.116666666667-3.8172222222222Koordinatoj: 43° 7′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 755 m [+]
Areo 65 km² (6 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Pedro del Romeral (Kantabrio)
San Pedro del Romeral (Kantabrio)
DEC
San Pedro del Romeral
San Pedro del Romeral
Situo de San Pedro del Romeral
San Pedro del Romeral (Hispanio)
San Pedro del Romeral (Hispanio)
DEC
San Pedro del Romeral
San Pedro del Romeral
Situo de San Pedro del Romeral

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pedro del Romeral [+]
vdr
Municipa teritorio de San Pedro del Romeral, centroriente de Kantabrio.

San Pedro del Romeral [sanPEdro delromeRAL] estas municipo en centrorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera. La loknomo San Pedro del Romeral estas etimologie komprenebla kiel Sankta Petro de la Rosmarenejo, kaj tiukadre en la municipa blazono videblas supre la ŝlosiloj simbolaj de Sankta Petro kaj malsupre planto de rosmareno.

Ĝi estas unu el la tri nomitaj "tres villas pasiegas" (Pas-urboj) nome Vega de Pas, San Roque de Riomiera kaj San Pedro del Romeral mem.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ludejo por popola kegloludo.

Ĝi limas kun Vega de Pas, Luena kaj sude kun la provinco Burgoso. La municipo estas sur la baseno de la rivero Pas, en la subkomarko Pas-Miera.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 57,44 km² estas 474 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 474 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:

  • Alar, 97 loĝantoj en 2006 (INE).
  • Aldano, 23 loĝ.
  • Bustaleguín, 37 loĝ.
  • Bustiyerro-El Rosario, 52 loĝ.
  • Hornedillo, 17 loĝ.
  • La Peredilla, 24 loĝ.
  • San Pedro del Romeral (ĉefurbo), 160 loĝ.
  • La Sota, 83 loĝ.
  • Vegaloscorrales, 48 loĝ.
  • Vegalosvados, 20 loĝ.

La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007 2015
1078 1132 1223 1202 1265 1195 1165 1011 1015 957 645 565 461

Fonto: INE

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris iome al turismo kaj industrio. Ĉiuokaze ankoraŭ 49,5 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 20,7 % al la konstruado, 5,6 % al industrio kaj 24,2 % al triaranga sektoro. En la municipo la dungiteco estas de 46,7 % kaj sendungeco de 23,00 %, dum averaĝoj en Kantabrio estas ĉirkaŭ 52,5 % kaj 14,2 % respektive.

Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo kaj la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]