Sandviĉa ŝmiraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sandviĉa ŝmiraĵo

Sandviĉa ŝmiraĵo estas ŝmirebla pansurmetaĵo sur bazo de salatosaŭco. La angla nomo Sandwich Spread estas la markonomo de la firmao Heinz. Ankaŭ aliaj fabrikistoj faras tian panŝmiraĵon, sed ne rajtas nomi ĝin 'Sandwich Spread'.

Estas pluraj variantoj en la komerco. Salo, dolĉigaĵo kaj spicherboj estas gravaj gustigiloj. La variantoj povas enhavi inter aliaj kukumon, cepon, karoton, ruĝan paprikon, aŭ ovon, depende de la speco. Ĉiuj ingrediencoj estas tranĉitaj en pecetoj kun grandeco de kelkaj milimetroj.

Sandviĉa ŝmiraĵo estas nedolĉa pansurmetaĵo kio enhavas malmulte aŭ neniajn bestajn produktojn. Ĝi estas vendata en vitraj potoj.