Sangbad Lahari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sangbad Lahari
periodaĵo • gazeto
Speco Taggazeto

Lando  Barato
Urbo Guvahati, Asamio, Barato
Posedanto Shillong Oble Pvt Ltd
Ĉesigita publikado 1-a de aprilo 2014

vdr

Sangbad Lahari (bengale সংবাদ লহরী, IAST: Sambāda Laharī, trad. Ondo da novaĵoj) estis bengallingva taggazeto eldonata de Guvahati, en ŝtato Asamio de Barato. Sangbad Lahari estis lanĉita en 2009 en Guvahati kaj poste ties eldono de Megalaja estis starigita en julio 2011. Ĝi estis la unua ĵurnalo de Megalaja en la bengala.[1] La posedanto de la ĵurnalo estis Shillong Oble Pvt Ltd, kun sidejo en Megalaja.

La administrado decidis ĉesigi la eldonon de Sangbad Lahari la 1-an de aprilo 2014.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sangbad Lahari en la angla Vikipedio.