Saltu al enhavo

Sangihe-insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sangihe-insuloj en Norda Sulaveso
Sitaro-insuloj en Norda Sulaveso
Indiĝenuloj de Sangihe-insuloj en tradiciaj vestaĵoj. Foto de ĉ. 1905

Sangihe-insulojSangiheoj (indonezie Kepulauan Sangihe) estas grupo de insuloj kiuj formas du kantonoj en Indonezia provinco Norda Sulaveso: kantono Sangihe-insuloj (indonezie Kabupaten Kepulauan Sangihe) kaj kantono Sitaro-insuloj (indonezie Kabupaten Siau Tagulandang Biaro). La insuloj situas nord-eosten de Sulaveso ĉe la limo inter Sulavesa maro kaj Maluka maro, proksimume mezvoje inter Sulaveso kaj Filipina insulo Mindanao.[1] La suma areo de la insularo estas 813 km2, kaj multaj el la insuloj estas aktivaj vulkanoj kun fekunda sojlo sterkita per vulkana cindro.

La plej grandaj insuloj de la arĥipelago estas, en ordo de norde suden, Sangir Besar, Siau, Tagulandang, kaj Biaro. Siau, Tagulandang kaj Biaro ricevis administran aŭtonomion kaj formis apartan kantonon en 2007, kiu estas nomata Sitaro-insuloj.

Laŭ la censo de jaro 2010, suma populacio de la insularo estis 189,676, el kiu 126,133 apartenas al kantono Sangihe-insuloj kaj 63,543 al kantono Sitaro-insuloj; oni ekstrapolacias, ke ĉirkaŭ jaro 2022 la tuta loĝantaro estas 212,682, el kiuj 140,165 estas en kantono Sangihe-insuloj kaj 72,517 en kantono Sitaro-insuoj.[2]

Sangir Besar estas la plej granda insulo de la insularo. Ĝi havas grandan aktivan vulkanon Awu ĉ. 1320 m altan. Tie ankaŭ situas la plej granda urbo de arĥipelago, Tahuna kun loĝantaro de ĉirkaŭ 35 mil homoj. Ĝi estas administra centro de la insularo, havas ĝian plej gravan havenon kaj ankaŭ la solan flughavenon de la regiono, nomatan Naha-flughaveno.

La regionon koloniigis Nederlandoj en jaro 1677, kaj post sendependiĝo de Indonezio en 1945 ĝi aliĝis al ĝi.

La indiĝenuloj parolas la sangiran lingvon; ĝi estas lingvo el aŭstronezia lingvaro, kiu ankaŭ estas parolata en kelkaj insuloj de Filipinoj kaj en ekstremnorda pinto de Sulaveso.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]