Sankta Benedikto de Skalka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Benedikto
Sankta
Sankta Benedikto de Skalka
Zoerard Benedikt.jpg
Persona informo
Naskiĝo ?
en Pollando
Morto 23-an de junio 1037 (1037-06-23)
en Skalka apud Trenčín
Profesio
Okupo monaĥo [#]
Sanktulo
Adorita en Katolika eklezio.
Festotago 17-a de julio
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Sankta Benedikto de Skalka (Pollando ? – Skalka u Trenčína ĉirkaŭ la jaro 1037) estis ermito.

Ni havas malmulte da informoj pri la sankta Benedikto. Ununuran raporton pri li mencias la sankta Maŭro, episkopo de Pecs (Hungario), kiu konis Benedikton. Li skribas, ke post la morto de sankta Andreo-Svorad, Benedikto decidis loĝi en la sama loko. Laŭ la modelo de sia instruisto li vivis tre strikte. Post tri jaroj venis rabistoj, ĉar ili pensis, ke li havas multe da mono. Ili venigis lin al la rivero Vah, ŝnurligis kaj ĵetis en la akvon. Oni longe serĉis lian korpon, sed ne povis trovi ĝin. Oni tamen vidis, ke dum tuta jaro aglo sidis apud Vah, kvazaŭ ĝi observus ion. Iu viro eniris la riveron kaj trovis tie la neputritan korpon de Benedikto. Li estis entombigita en la baziliko de la sankta Emeramo en Nitro kune kun la sankta Andreo-Svorad.

Benedikto estis lia monaĥa nomo. La baptonomo ne estas konata. Li estas konsiderata kiel slovaka sanktulo, kvankam iuj fontoj diras, ke li devenis de Pollando. Li venis al Andreo-Svorad, kiam Andreo jam estis en la maljuna aĝo kaj bezonis helpanton. Ili kune vivis tre strikte, en preĝoj, meditoj, laboro kaj fasto. Benedikto daŭrigis ĉi tiun vivstilon post la morto de Andreo. Preskaŭ tuj post lia entombigo la kredantoj de Nitro kaj ĉirkaŭaĵo kultis lin kune kun la sankta Andreo. Papo Gregoro la 7-a en la jaro 1083 sanktproklamis lin kune kun Andreo, la hungara reĝo Stefano, lia filo Imrich kaj la episkopo Gerard.