Sankta Donatus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Donato)
Sankta
Donatus (Bonatus)
Persona informo
Naskiĝo 1168
Morto 1249
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo monaĥo vd
Sanktulo
Honorata en la Romkatolika Eklezio
Ĉefsanktejo la Preĝejo Sankta Roĥo (Vieno)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Donatus (ankaŭ Sankta Bonatus) (1168-1249) estas romkatolika sanktulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kaj loĝis en Italio. Post 20-jariĝo li forlasis gepatran hejmon kaj sekvajn dudek jarojn vagadis tra kavaliraj kasteloj kiel kortegana bufono. Post grave malsaniĝi li draste ŝanĝis la vivmanieron kaj setliĝis ĉe Budrio (en Lungiano) kiel ermito[1].

Iom post iom ĉirkaŭ li formiĝis aro da adeptoj, kiuj deziris sekvi lian vivovojon. Lia patro nomiĝis Johannes, la patrino Bona, do li mem famiĝis kiel Johannes Bone (Bonus, Bonatus). La nova komunumo baptis sin Johanbontoj (Jamboniten). Kreiĝis reto de monaĥejoj, kiuj subiĝis al la aŭgustenana ordo[1].

Restaĵoj[redakti | redakti fonton]

La sanktejo kun liaj restaĵoj troviĝas en la preĝejo Sankta Roĥo en Vieno (Aŭstrio). Sur la ligna kesto estas skribite Bonatus – same kiel en la eklezia dokumento. Tamen li famiĝis kaj nun estas konata sub alia formo de sia nomo, menciita en la dua paĝo de la sama papero — Donatus[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Stanislavo Belov (2018-07-28) Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10.