Sankta Regina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Regina
Persona informo
Naskiĝo eble en 237
en Grignon
Morto eble en 253 (15-jara)
en Autun
Mortokialo senkapigo
Okupo
Okupo paŝtisto
vdr

Sankta ReginaReĝina (france Sainte Reine) estis virgulino, kristana martiro kaj sanktulo de la antaŭ-skisma Kristana Eklezio, kiu vivis en la 3-a jarcento en romia Gaŭlio. Reĝino naskiĝis en Autun, Francio, al nekristana romia gaŭlo nomata Klemento. Ŝia patrino mortis ĉe sia naskiĝo kaj ŝia patro metis ŝin kun kristana flegistino kiu baptis ŝin. Reĝino helpis vartante la ŝafojn. Ŝi laŭ la hagiografio komunikis kun Dio per preĝo kaj meditis pri la vivo de la sanktuloj. En la aĝo de dek kvin, ŝi estis fianĉigita al la prokonsulo Olybrius, sed rifuzis rezigni sian kredon por edziĝi kun li, pro kio ŝi estis torturigita kaj estis senkapigita je Alesia en la posta kristana diocezo Autun,[1] poste nomita Alise-Sainte-Reine laŭ ŝi.

Ŝia martireco estas konsiderita esti okazinta aŭ dum la persekutado de Decio, en 251, aŭ sub la romia imperiestro Maksimiano en 286.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]