Santa Brígida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Brígida
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 510  (2023) [+]
Loĝdenso 777 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 2′ N, 15° 30′ U (mapo)28.0337963-15.4998362Koordinatoj: 28° 2′ N, 15° 30′ U (mapo) [+]
Alto 520 m [+]
Areo 23,81 km² (2 381 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Brígida (Kanariaj insuloj)
Santa Brígida (Kanariaj insuloj)
DEC
Santa Brígida
Santa Brígida
Situo de Santa Brígida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Brígida de Gran Canaria [+]
vdr

Santa Brígida [santaBRIĥida] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la centra nordorienta parto de la insulo Gran Canaria.

Ĝi estas unu el nur sep municipoj en la insulo (la aliaj estas Firgas, Valleseca, Tejeda, Teror, Valsequillo de Gran Canaria kaj Vega de San Mateo), kaj dek unu en la insularo, kiuj ne havas aliron al la maro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Santa Brígida estas en la centra nordorienta parto de la insulo Gran Canaria, je 15 km de la provinca kaj insula ĉefurbo, kio helpis ĝian disvolvigon. Ĝi enhavas areon de 23,81 km², kiel la tria plej malgranda teritorio de la insulo (post nur Valleseco kaj Firgas).[3][4]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Valsequillo de Gran Canaria kaj Telde (sude), Teror kaj Las Palmas de Gran Canaria (norde), kaj Vega de San Mateo (okcidente).[4]

La plej alta loko estas 680 m.s.m. kaj la plej malalta loko estas 400 m.s.n.[4] Temas pri kruta teritorio kun ravino Guiniguada kaj la kaldero Bandama.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis setlado de guanĉoj en Sataute aŭ Tasantejo; el Sataute devenas la nuna anonomo satauteño/a. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas restaĵoj de tiu epoko, ĉefe ĉe La Atalaya, Cueva de los Canarios kaj Guiniguada.

Post la konkero de Gran Canaria en 1478, la novaj kolonoj ricevis disdonadon de tero kaj akvo, kaj kelkaj el tiuj restis kiel kultivistoj en granda teritorio ĝis la ĉefurbo kaj ĝis la centraj montopintoj.[5][6] La nomo de la municipo evoluis kiel El Lugar de la Vega, La Vega, La Vega de San Antonio kaj, finfine, Santa Brígida.

En 1599 okazis venko kontraŭ nederlanda pirato Van der Does (kiu jam estis rabinta en Gomera kaj Santa Cruz de La Palma). Tiukadre la insulaj institucioj venis al la municipo, kiu iĝis provizora ĉefurbo kaj stabanaro dum unu semajno.[5][6]

Ĝis decembro 1801, San Mateo estis kvartalo de la municipo tiam nomita La Vega Alta; dum la nuna Santa Brígida estis nomita La Vega Baja kaj la intermeza zono (nuna El Madroñal) estis nomita La Vega de Enmedio. Santa Brígida sendependiĝis el 1800 disde Vega de San Mateo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 18 341 loĝantojn je 2022, kiel unu el malplej loĝataj municipoj de la insulo Gran Canaria, estante la 10a en la insulo kaj la 16a en la provinco.[7]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la 20-a jarcento ĝis nunaj pli ol 18 000 loĝantoj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Kvartalo La Angostura.

Santa Brígida dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[7] El Monte, El Gamonal, La Atalaya, Pino Santo Alto, Pino Santo Bajo, Llano María Rivera, Los Silos, Los Olivos, Los Lentiscos, Las Goteras, Lomo Espino, El Madroñal, San José de Las Vegas, La Angostura, Las Meleguinas, Portada Verde kaj Bandama.

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Valleseco bazis sian ekonomion en agrikulturo (vitejoj kaj produktado de vino).[4] Sed lastatempe turismo kaj precipe servoj kiel dormurbo por la ĉefurbo kaj por la apuda universitato iĝis ĉefa ekonomia rimedo.​[4]

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[4]

Tipa kanaria domo en mezaltejo de Santa Brígida (Gran Canaria).

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[8]

  • Arkeologiaj kuŝejoj El Tejar, La Atalaya kaj grotoj Cueva de los Canarios kaj Cueva de Los Frailes (en Kaldero Bandama).
  • Preĝejo (rekonstruita en 1897).
  • Praarbaroj de Guiniguada.
  • Vulkana kaldero Bandama.
  • Protektitaj pejzaĝoj Pino Santo (240-jarcenta drakarbo) kaj Tafira.
  • Aliaj naturaj lokoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. La Guía de Gran Canaria
  3. «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  5. 5,0 5,1 «Historia de Santa Brígida». Ayuntamiento de Santa Brígida. Arkivita el originalo la 25an de junio 2009. Konsultita la 3an de julio 2009.
  6. 6,0 6,1 «Historia del municipio de Santa Brígida». Arkivigite je 2012-03-15 per la retarkivo Wayback Machine Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 3an de julio 2009.
  7. 7,0 7,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  8. «Gáldar». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Santa Brígida en la hispana Vikipedio.