Santibáñez de Valcorba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santibáñez de Valcorba
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47331
Demografio
Loĝantaro 184  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 4° 27′ U (mapo)41.57-4.4513888888889Koordinatoj: 41° 34′ N, 4° 27′ U (mapo) [+]
Alto 746 m [+]
Areo 23,99 km² (2 399 ha) [+]
Santibáñez de Valcorba (Provinco Valadolido)
Santibáñez de Valcorba (Provinco Valadolido)
DEC
Santibáñez de Valcorba
Santibáñez de Valcorba
Situo de Santibáñez de Valcorba
Santibáñez de Valcorba (Hispanio)
Santibáñez de Valcorba (Hispanio)
DEC
Santibáñez de Valcorba
Santibáñez de Valcorba
Situo de Santibáñez de Valcorba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santibáñez de Valcorba [+]
vdr

Santibáñez de Valcorba [santiBAnjez debalKORba] estas municipo en la orienta centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Santibáñez de Valcorba estas komprenebla etimologie kiel Sankta Johano de Valcorba, alude al rojo kaj samnoma subkomarko.

Santibáñez de Valcorba en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
Absido de la preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 181 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 400 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 28 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj plej proksima municipo estas Traspinedo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj. Proksima estas la rivero Doŭro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de Bronzepoko kaj de malfrua Romia Imperio. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. De 7a de Januaro 1111 estas la plej frua mencio de Santibáñez de Valcorba, kiu krome registras aliajn iamajn nomojn Sanct lohan de Vallecurva kaj San Juan de Valcorba.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj), brutobredado (ŝafoj) kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la romnik-mudeĥara preĝejo de la 16-a jarcento kun gravaj absido, retabloj kaj kasonaro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]