Santiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santiz
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 246  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 5° 54′ U (mapo)41.205555555556-5.8936111111111Koordinatoj: 41° 12′ N, 5° 54′ U (mapo) [+]
Alto 895 m [+]
Areo 27,05 km² (2 705 ha) [+]
Santiz (Provinco Salamanko)
Santiz (Provinco Salamanko)
DEC
Santiz
Santiz
Situo de Santiz
Santiz (Hispanio)
Santiz (Hispanio)
DEC
Santiz
Santiz
Situo de Santiz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santiz [+]
vdr

Santiz estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma. Santiz estas derivata etimologie el iu sanktulo eble Sankta Tirso.

Preĝejo.
Krucpilorio ĉe la preĝejo.
Polmoludejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,05 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 242 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 500 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Escuadro (Zamora), Peñausende (Zamora), Mayalde (Zamora), Alfaraz de Sayago (Zamora), Valdelosa, Moraleja de Sayago (Zamora), Palacios del Arzobispo kaj Zamayón. Ĝi distas 38 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas restaĵoj de romia epoko, sed la nunaj setlejoj fondiĝis en la 12-a jarcento. Dumtempe apartenis al la Ordeno de Sankta Johano. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis. Estas ankaŭ ventogeneratoroj.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]