Sanur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanur
plaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 8° 41′ S, 115° 16′ O (mapo)-8.6833333333333115.26666666667Koordinatoj: 8° 41′ S, 115° 16′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Sanur (Indonezio)
Sanur (Indonezio)
DEC
Sanur
Sanur
Situo de Sanur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sanur [+]
vdr
tradiciaj fiŝistboatoj ĉe la strando de Sanur

Sanur estas plaĝo proksime de Denpasar en la sudo de la insulo Balio. Ĝi estas la ĉefa banloko por turistoj sur la insulo kaj havas multajn hotelojn kun iom altaj prezoj. La plaĝo etendiĝas je 5 km de la nordo al la sudo laŭlonge de la maro. Ĉirkaŭ la vilaĝo troviĝas la okcidenteca multfrekventata strato Jalan Ngurah Rai. La ĉefa komerca strato tra la vilaĝo, Jalan Danau Tamblingan, estas libera de interurba trafiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

hindua templo Pura Belangjong
kolono apud la templo Pura Belangjong

Ĉe la norda parto de „Pantai Sanur“ la nederlandaj trupoj surteriĝis en Balio en la jaro 1906. Dum la Dua Mondmilito la japana armeo surteriĝis ĉi tie por okupi la insulon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La marpromenado de Sanur estas konata pro siaj larĝaj ombrodonaj arboj. De ĉi-tie oni havas bonan superrigardon al la antaŭmarborda insulo Nusa Penida.

En Sanur vivis de 1932 la belga pentristo Adrien Jean Le Mayeur de Merpes (1880–1958); en lia iama domo, la hodiaŭa Museum Le Mayeur (muzeo), estas ekspoziciataj ĉirkaŭ 80 el liaj plej gravaj verkoj[1]. Ĉirkaŭ 3 km norde de Sanur valoras viziti la ĝardenon Bali Orchid Garden.[2].

Kroma vizitindaĵo estas la malgranda hindua templo Pura Belangjong sude de la strato Jalan Danau Poso. Temas pri 1,77 m alta ŝtonkolono sub vitra tegmento, kiu staras fine de mallonga sakvojo. Ĝi estas la plej malnova datita artefakto sur la insulo Balio. Sur la kolono troviĝas enskribaĵo el la 9-a jarcento en sankrita en malnova formo de balia. Estas teksto pri militaj venkoj el epoko antaŭ pli ol 1 000 jaroj[3]. Vazo kaj du aliaj aĵoj el ŝtono, kiuj povas esti el la sama periodo, ankaŭ troviĝas apude.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Birgit Borowski: Bali & Lombok, p. 121. Ostfildern 2013.
  2. Birgit Borowski: Bali & Lombok, p. 122. Ostfildern 2013.
  3. Birgit Borowski: Bali & Lombok, p. 345. Ostfildern 2013.