Sarno (Obvaldo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sarno OW)
Sarno
Sarnen
Blazono de Sarno
Blazono de Sarno
Preĝejo de Sarno
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando
Kantono Obvaldo
Distrikto En la Kantono Obvaldo ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 53′ 50″ N 8° 14′ 50″ O / 46.89722 °N, 8.24722 °O / 46.89722; 8.24722 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 50″ N 8° 14′ 50″ O / 46.89722 °N, 8.24722 °O / 46.89722; 8.24722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9682
Areo 70,01 km²
Alteco 470 m super marnivelo
Poŝtkodo 6056 kaj 6060-6063
Komunumkodo 1407
Mapo de Sarno
vdr

Sarno (en la germana lingvo: Sarnen [prononcu Sarn'n]) estas la ĉefkomunumo de la duonkanto Obvaldo. Kun 9682 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007 respektive 9822 je la 31-a de decembro 2008 ĝi preskaŭ atingas la grandecon de malgranda urbo, tamen ĝi havas ankoraŭ tre kamparan strukturon kaj karakteron.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sarno situas je la norda fino de la samnoma Lago de Sarno je alteco de 470 metroj super la marnivelo. Sarno troviĝas fakte preskaŭ ekzakte en la geografia centro de Svislando.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sarno limas en nordo al Alpnach, en oriento al Kerns, en sudo al Sachseln, en sudokcidento al Flühli (LU), en okcidento al Hasle (LU), kej en nordokcidento al Entlebuch (LU).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per la Brünig-fervojo Sarno estas konektita kun Lucerno kaj Interlaken. Aŭte oni atingas Sarnon tra la nacia aŭtostrato A8.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Sarno estas la domicilo de proksimume 800 entrepreonoj, kiuj laborigas entute 5857 gekunlaborantojn, el kiuj 9% en la agrikultuara sektoro, 31% en la industrio kaj en la 60% servoperado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologiaj trovaĵoj kiuj videblas en la Hejmlandmuzeo [germane Heimatmuseum] en Sarno pruvas, ke Sarno jam en la bronza epoko kaj en la tempo de la romianoj estis loĝita. La una dokumenta mencio de Sarno datas rilate kun la pastora preĝejo el la 9-a jarcento. En dokumento el la jaro 1460 Sarno la unuan fojon estis menciita kiel merkatoloko. La 13-an de aŭgusto 1468 granda parto de Sarno bruliĝis en granda inscendio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de Kantono Obvaldo

Alpnach - Engelberg - Giswil - Kerns - Lungern - Sachseln - Sarno