Saronaj insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saronaj insuloj
grupo de insuloj [+]

AkvejojEgea maro

Koordinatoj37° 48′ 0″ N, 23° 30′ 0″ O (mapo)37.823.5Koordinatoj: 37° 48′ 0″ N, 23° 30′ 0″ O (mapo)
Areo310 km² (31 000 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Saronaj insuloj (Grekio)
Saronaj insuloj (Grekio)
DEC
Saronaj insuloj
Saronaj insuloj
Map
Saronaj insuloj
Vikimedia Komunejo:  Saronic Gulf [+]
vdr

La Saronaj Insuloj (greke Νησιά του Αργοσαρωνικου) aŭ la Argo-Saronaj insuloj, estas greka insularo nomita laŭ la Sarona Golfo en la Egeo kie ili situas, tuj ĉe la marbordo de la greka ĉeftero, kaj ne malproksime de la ĉefurbo Ateno [1]. La ĉefaj loĝataj insuloj estas Salamino (kie la malnovgreka floto venkis la persojn ĉe la Batalo de Salamino en 480 a.K.), Egino, Angistri, kaj Poros. La insuloj Hidra kaj Dokos, situantaj ĉe la nordorienta fino de Peloponezo (teknike vidita inter la Golfo de Saronia kaj la Golfo de Argolia ) estas foje inkludita kiel parto de la Saronaj Insuloj [2].

Multaj grekoj sur la kontinento havas feridomojn sur la Saronaj Insuloj, kiuj havas regulajn pramadojn de Pireo (la havenurbo de Ateno) kaj de Peloponezo [1].

La insularo konsistas el sep grandaj kaj multaj malgrandaj insuloj. Ili apartenas al la regiona unuo Pireo kaj al la greka regiono Atiko. La Sarona Golfo kaj la Saronaj Insuloj prenas sian nomon de la mita reĝo Sarono kiu, laŭ greka mitologio, estis la tria reĝo de la urboŝtato Troizen en Peloponezo. Laŭ legendo, Sarono dronis ĉasinte cervon, kaj estis entombigita sur la strando proksime de la golfo kiu ricevis lian nomon [3].

La insuloj en la arkipelago konsistas el:

  • Salamino (96.16 km²)
  • Egina aŭ Egina (87.41 km²)
  • Angistri (13.36 km²)
  • Methana (50.16 km², duoninsulo)
  • Poros (49.5 km²)
  • Hidro (64.44 km²)
  • Speceso (27.12 km²)
  • Dokos (13.36 km²)
mapo de Grekio kun la insuloj markitaj
Insulo Areo (km2) Loĝantaro (2011)
Salamino
96
39,283
Egino
83
13,056
Hidra
50
1,948
Poros
23
3,951
Speces
22
3,934
Agistri
13
1,142
Dokos
12.5
18

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]