Sarrasine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarrasine
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Honoré de Balzac
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1831
Eldonejo Charles Gosselin
Ĝenro novelo • novelo
Loko de rakonto Parizo
vdr

Sarrasine estas novelo de la franca verkisto Honoré de Balzac. Ĝi estis eldonita por la unua fojo en la revuo Revue de Paris en 1830, kaj estis reeldonita kiel libro en 1831, en la 2-a volumo de la Filozofiaj romanoj kaj rakontoj, kadre de la romanserio La Homa Komedio.

Sarrasine

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La riĉa familio Lanty organizas feston por montri siajn riĉaĵojn. La rakontanto emas kontrastigi la tumulteman, brilan kaj snoban feston al la ĉirkaŭa vintra pejzaĝo, kun ties nudaj arboj kovritaj de neĝo.

La rakontanto estas akompanata de Béatrix de Rochefide. Ili salutas kelkajn eminentulojn, inkluzive de maljunulo, kiu timigas Béatrix. Al ŝi poste resumas la rakontanto la vivon de tiu centjara maljunulo, eksa operkantisto, malnovtempe konita kiel "Zambinella".