Sars-Poteries
| Sars-Poteries | |
|---|---|
|
| |
| komunumo en Francio | |
| Blazono | |
| Administrado | |
| Statuso | Komunumo |
| Lando | Francio |
| Regiono | Hauts-de-France |
| Departemento | Nord |
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
| Kantono | Solre-le-Château |
| INSEE kodo | 59555 [+] |
| Poŝtkodo | 59216 |
| Kodo laŭ INSEE | 59555 |
| En TTT | Oficiala retejo [+] |
| Politiko | |
| Urbestro | S-ro Alain Gillet 2008-2014 |
| Demografio | |
| Loĝantaro | 1 541 (1 999) |
| Loĝdenso | 195 loĝ./km² |
| Geografio | |
| Koordinatoj | 50°10′12″N 4°01′38″O / 50.17°N, 4.02722°O (mapo) Koordinatoj: 50°10′12″N 4°01′38″O / 50.17°N, 4.02722°O (mapo) |
| Alto | 163 m - 229 m |
| Areo | 7,88 km² |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
| 50° 10′ 12″ Nordo 4° 01′ 38″ Oriento / 50.17 °N, 4.02722222222 °O (mapo) | |
| Alia projekto | |
Sars-Poteries estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 541 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio
[redakti | redakti fonton]Sars-Poteries estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies.
La vilaĝo Sars-Poteries troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Sars-Poteries etendiĝas sur 7,88 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo malnovtempe situis tuj antaŭ la enirejo de plejparte malaperinta arbaro nomita Haie d'Avesnes. Tio faciligis la disvolviĝon de vitro-fabrikado dum la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento. La fabrikejoj tamen progrese malaktiviĝis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas en Sars-Poteries malgranda muzeo pri vitro, fondita de Louis Mériaux : videblas multaj, tre diversaspektaj kaj arte ellaboritaj vitraĵoj, kiuj datiĝas de la "ora epoko" de Sars-Poteries.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Sars-Poteries apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.



