Sauda dinastio
La sauda dinastio, arabe آل سعود, [a:l sa.u:d] estas araba dinastio sur la Araba Duoninsulo ekde ĉirkaŭ 1735. Ĝi estas la reĝa dinastio de Sauda Arabio, al kiu ĝi donis la nomon. Muhammad ibn Saud (mortis 1765) estas konsiderata ĝia prapatro.
Abdul-Aziz bin Saud (1880-1953), mallonge nomata "Bin Saud" aŭ "Ibn Saud", estis la unua estro de la moderna Sauda Arabio. Nur liaj filoj kaj prafiloj povas iĝi reĝoj de Sauda Arabio.
Jam dekomence, ekde la geedziĝo de Muhammad bin Saud kun filino de Muhamad ibn Abd al-Ŭahab en 1744, la saudan historion karakterizis fundamentalisma vido de islamo laŭ ŭahabisma tipo (saudanoj mem preferas la terminon "salafismo").
Listo de regantoj
- 1902–1953 Abdul Aziz bin Abdul Rahman Al Saud, 1902 imamo, 1932 reĝo
- 1953–1964 Saud bin Abdul-Aziz Al Saud, reĝo
- 1964–1975 Fajsal bin Abdul-Aziz Al Saud, reĝo
- 1975–1982 Ĥalid bin Abdul-Aziz Al Saud, reĝo
- 1982–2005 Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud, reĝo
- 2005–2015 Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud, reĝo
- 2015– nun Salman bin Abdul-Aziz Al Saud, reĝo
Referencoj