Saul (Händel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Friedrich Händel

Saul (HWV 53) estas oratorio en tri aktoj de Georg Friedrich Händel.

Ekesto

Händel komponis la unuan akton ekde la 23-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1738 kaj finfaris la duan la 8-an de aŭgusto. Ĝisfine de la monato li instrumentis la ekzistan materialon kaj tiam turnis sin preterpase al la opero Imeneo. Post kiam li finfaris tiun ĉi, la 19-an de septembro li denove ekprenis la komponadon de Saul kaj finis ĝin la 27-an de septembro.

La unua prezentado okazis la 16-an de januaro 1739 en Reĝa Teatrejo ĉe Haymarket en Londono.

Libreto

La libreto devenas de Charles Jennens, kiu sin apoĝis sur la libroj Samuelo (1 Sam 18-20,28,31, 2 Sam 1). Krome estas pruveblaj ideoj el Davideis de Abraham Cowley kaj el la tragedio The Tragedy of Kind Saul de Roger Boyle.

Roluloj

La rolojn kantis dum la unua prezentado jenaj kantistoj:

  • Ŝaul, reĝo de Israelo - Gustavus Waltz (baso)
  • Davido - S-ro Russell (tenoro)
  • Jonatano, filo de Ŝaul - John Beard (tenoro)
  • Miĥal, filino de Ŝaul - Elisabeth Duparc, nomata "La Francesina" (soprano)
  • Merab, filino de Ŝaul - Cecilia Young-Arne (soprano)
  • Alta sacerdoto - S-ro Kelly (kontratenoro)
  • sorĉistino de Endor - verŝajne Maria Antonia Marchesini, nomata "La Lucchesina" (aldo)
  • Fantomo de Samuelo - S-ro Hussey (baso)
  • Doëg, servisto de Ŝaul - S-ro Butler (baso)
  • Amalekido - S-ro Stoppelaer


Literaturo

  • Winton Dean: Handel's Dramatic Oratorios and Masques. Clarendon, Oxford 1989, ISBN 0-19-816184-0, (Originalausgabe: Oxford University Press, Oxford 1959), (englisch).
  • Anthony Hicks: Handel, Jennens and Saul. Aspects of a collaboration. In: Nigel Fortune (Hrsg.): Music and theatre. Essays in honour of Winton Dean. Cambridge University Press, Cambridge 1987, ISBN 0-521-32348-7, S. 203–227.
  • Hans Joachim Marx: Händels Oratorien, Oden und Serenaten. Ein Kompendium. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1998, ISBN 3-525-27815-2.
  • Albert Scheibler, Julia Evdokimova: Georg Friedrich Händel. Oratorien-Führer. Edition Köln, Lohmar 1993, ISBN 3-928010-04-2.

Eksteraj ligiloj