Sault Ste. Marie (Miĉigano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sault Ste. Marie
urbo de Usono • limurbo • kantona sidejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49783
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 337  (2020) [+]
Loĝdenso 255 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 30′ N, 84° 21′ U (mapo)46.496944444444-84.345555555556Koordinatoj: 46° 30′ N, 84° 21′ U (mapo) [+]
Alto 293 m [+]
Areo 52,219618 km² ( 522 1.9 618 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Sault Ste. Marie (Usono)
Sault Ste. Marie (Usono)
DEC
Sault Ste. Marie
Sault Ste. Marie
Situo de Sault Ste. Marie

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sault Ste. Marie, Michigan [+]
vdr

Sault Ste. Marie [ˌsuː seɪnt məˈriː], en la franca Sault-Sainte-Marie [sol-sɛ̃t-maɾi], estas urbo kaj kantona sidejo de la kantono Chippewa en la usona subŝtatoj Miĉigano.[1] Ĝi estas sur la nordorienta pinto de la Miĉigana Supra Duoninsulo, sur la Kanad-Usona landlimo, kaj separata el la ĝemela kaj samnoma urbo Sault Ste. Marie (Ontario), pere de la rivero Sankta Maria. La urbo estas relative izolata el aliaj komunumoj en Miĉigano kaj estas 346 mejlojn el Detroit. La loĝantaro estis 14 144 personoj en la popolnombrado de 2010, kio faras ĝin la dua plej loĝata urbo en la Supra Duoninsulo. Kontraste, la kanada Sault Ste. Marie estas multe pli granda, kun pli ol 75 000 loĝantoj, bazita sur pli etenda industrio disvolvigita en la 20a jarcento kaj sur ekonomio kun pli forta ligo al aliaj komunumoj.

Sault Ste. Marie estis setlita de Nordamerikaj indiĝenoj antaŭ pli ol 12 000 jaroj, kaj estis delonge kruciĝejo por fiŝkaptado kaj komerco de la triboj ĉirkaŭ la Grandaj Lagoj. Komence en la fino de la 17a jarcento, ĝi disvoviĝis kiel la unua eŭropa setlejo en la regiono kiu poste iĝis Usona Mez-Okcidento.[2] La pastro Jacques Marquette, nome franca Jezuito, kontaktis kun la vilaĝo de la indiĝenoj kaj veturis tien en 1668 por fondi katolikan misiejon. Francaj kolonoj poste establis tie peltindustrian komercejon, kiu altiris kaptistojn kaj indiĝenojn je sezonaj epokoj. Ĉirkaŭ la fino de la 18a jarcento, kaj viroj kaj virinoj Métis (miksrasuloj) estis aktivaj en tiu komerco kaj estis konsiderataj elito en la komunumo. La peltokomerca setlejo tuj kreskiĝis je la krucvojoj laŭ la bordoj de la rivero. Ĝi estis la centro de la komercvojo de 3 000 mejloj (4,800 km) kiu etendiĝis el Montrealo al Sault, kaj el Sault al la kamparareo norde de la Lago Superior.[3]

Dum pli ol 140 jaroj, la setlejo estis unusola komunumo kiel franca kolonio kaj poste kiel brita kolonio. Post la uson-brita milito de 1812, kuna uson-brita landlima komisiono finfine fiksis la limon en 1817 inter la Miĉigana Teritorio de Usono kaj la Brita Provinco Supra Kanado por laŭiri la riveron en tiu areo. Kvankam komercistoj antaŭe estis moviĝemaj libere tra la tuta areo, Usono malpermesis al la kanadaj komercistoj operacii en Usono, kio malpliigis ilian komercon kaj malbonigis la ekonomion de la tuta areo. La usona kaj kanada komunumoj Sault Ste. Marie estis aligitaj ĉiu el ili kiel sendependaj municipoj ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Find a County". National Association of Counties. Alirita la 16an de junio 2020.
  2. Charter Revision Handbook (PDF). Michigan Municipal League. Alirita la 16an de junio 2020.
  3. "Sault Ste. Marie – history" Arkivigite je 2008-05-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 12an de majo, 2008, en Wayback Machine, The North View, alirita la 20an de decembro, 2008

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]