Sauquillo de Cabezas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sauquillo de Cabezas
Sauquillo de Cabezas, vista de población desde SG-222.jpg
Administrado
Poŝtkodo 40351 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 139  (2022) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 4° 4′ U (mapo)41.194166666667-4.0680555555556Koordinatoj: 41° 12′ N, 4° 4′ U (mapo) [+]
Alto 906 m [+]
Areo 20,28 km² (2 028 ha) [+]
Situo de Sauquillo de Cabezas
Situo de Sauquillo de Cabezas

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sauquillo de Cabezas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sauquillo de Cabezas [saŭKIljo dekaBEzas] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Sauquillo de Cabezas estas etimologie komprenebla kiel Sambuketo de Montetoj.

Sauquillo de Cabezas en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Petro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 141 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 120 el la jaro 1991.

Ĝi distas 54 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Aguilafuente, Cabezuela, Turégano, Escalona del Prado kaj Torreiglesias.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis integrita en la Sesopo de Cabezas de la Comunidad de ciudad y tierra de Segovio kun Aldea Real, Bernuy, Cantimpalos, Cabañas, Carbonero, Encinillas, Escalona, Escarabajosa, Mata de Quintanar, Mozoncillo, Otones, Parral de Villovela, Pinarnegrillo, Pinillos de Polendos, Escobar de Polendos, Roda, Tabanera, Valseca kaj Villovela.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Petro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]