Saw (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Segilo
Usona afiŝo
Usona afiŝo
filmo
Originala titolo Saw
Produktadlando Usono
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 29-a de oktobro 2004
Daŭro 1h42
Ĝenro Hororo
Kameraado David Armstrong
Buĝeto 1 200 000 USD
Reĝisoro(j) James Wan
Produktisto(j) Gregg Hoffman, Peter Block, Lark Bernini
Scenaro James Wan, Leigh Whannell
Laŭ la verko de ---
Filmita en Usono
Muziko de Charlie Clouser, Fear Factory, Pitbull Daycare, Front Line Assembly
Rolantoj Cary Elwes • Danny Glover • Monica Potter • Michael Emerson • Ken Leung • Tobin Bell • Leigh Whannell • Benito Martinez • Shawnee Smith • Makenzie Vega • Dina Meyer • Ned Bellamy • Alexandra Bokyun Chun
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj ---
Produktinta firmao Evolution Entertainment (Usono), Saw Productions Inc. (Usono)
Distribuo Lion Gate Films Inc
Honorigoj Q3411704
IMDb
vdr

Saw (angle Segilo) estas usona horora filmo aperinta en 2004. Regita de la aŭstrala reĝisoro James Wan, la filmado daŭris dek-ok tagojn kaj kostis iom pli ol unu miliono da usonaj dolaroj. Rolante nefamajn aktorojn kaj aperante sen grava reklamo, la filmo ja trafis teruran sukceson kaj staras nun inter la klasikaj teruraj filmoj. Ĝi unue aperis en la Filmfestivalo de Sundance en januaro 2004 kaj poste montriĝis al la tuta usona publiko la 29-an de oktobro 2004. Saw trafis 55 milionojn da dolaroj nure sur usona grundo, kaj tiu rezulte instigis la produktorojn krei plurajn sekvaĵojn : Saw II en 2005, Saw III en 2006, Saw IV en 2007 Saw V en 2008 kaj Saw VI en 2009.

Scenaro[redakti | redakti fonton]

Adam kaj Lawrence, du plenkreskuloj, ne konas unu la alian, sed tamen, ambaŭ vekiĝas en malpura kaj ŝlosita ĉambro. Ĉiu el ili estas katenita al akvokondukilo je la du malaj anguloj de la ĉambro. Meze de tiu-ĉi kuŝas sangokovrita viro, verŝajne morta. Baldaŭ aŭdeblas robota voĉo kiu diras al ili ke la ŝlosilo por eskapi troviĝas ie en la ĉambro. Dum ili serĉas, Adam komencas kompreni kiu ilin malliberigis ĉi tie. Temas pri iu sadisto kiu neniam mortigas siajn viktimojn sed metas ilin en angoran situacion kies finaĵo estas morto kaj donas al ili la manieron eskapi, kiu estas kelkfoje pli terura ol morto. La filmo tiel temas pri homaj reagoj kaj interagoj fronte al terura elekto en fermitaj ĉambroj.

Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]

Amanda alfrontas teruran elekton : Aŭ ŝi mortas pro makzelo dispecigita de la aparato kiun ŝi surhavas, aŭ ŝi trovas la ŝlosilon kiu troviĝas en la ventro de sia kunulo por ke ĝi malfermu la aparaton kaj ebligu ŝin eskapi
Rolanto Rolato
Cary Elwes Lawrence Gordon
Leigh Whannell Adam Faulkner
Danny Glover Detektivo David Tapp
Monica Potter Alison Gordon
Tobin Bell John Kramer/Puzlo
Ken Leung Detektivo Steven Sing
Dina Meyer Detektivo Kerry
Michael Emerson Zep Hindle
Mike Butters Paul Stallberg
Paul Gutrecht Mark Rodriguez
Benito Martinez Brett
Shawnee Smith Amanda Young
Makenzie Vega Diana Gordon
Ned Bellamy Jeff

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]