Saltu al enhavo

Schöneck (Hesio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Schöneck
Schöneck
Blazono
Schöneck (Hesio) (Germanio)
Schöneck (Hesio) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Main-Kinzig
Urborajtoj –
Telefona antaŭkodo 06187
Poŝtkodo 61137
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6369
Aŭtomobila kodo MKK , antaŭe: HU
Oficiala Municipokodo 06435026
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Ludger Stüve
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Herrnhofstr. 8
61137 Schöneck
Demografio
Loĝantaro 11837 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 12′ N, 8° 51′ O (mapo)50.2013888888898.8541666666667Koordinatoj: 50° 12′ N, 8° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 114 m
Areo 21,49 km²
Oficiala retejo https://www.schoeneck.de/
v • d • r

Schöneck estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Main-Kinzig kaj en la distriktaro Darmstadt de la federacia lando Hesio. Laŭ la stato de 2025 en la komunumo vivis 11 793 loĝantoj sur areo de 21,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 549 loĝantoj/km².

la administrejo el historia kaj dekstre moderna parto en Kilianstädten
la kastelo en Büdesheim

La komunumo ekestis la 31-an de decembro 1970 per la libervola fuzio de la antaŭe sendependaj komunumoj Büdesheim, Kilianstädten kaj Oberdorfelden. La loĝantaro laŭ stato de la 2020-aj jaroj pli-malpli je duono vivas en Kilianstädten, je triono en Büdesheim kaj je sesono en Oberdorfelden.

La teritorio havas komunan limon norde kun la urbo Niddatal (en la najbara distrikto Wetterau), nordoriente kun la urbo Nidderau, oriente kun la urbo Bruchköbel, sudoriente kun la urbo Hanau, sude kun la urbo Maintal kaj okcidente kun la komunumo Niederdorfelden kaj la urbo Karben (same en distrikto Wetterau).

Rilatoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La 29-an de julio 1959, do nun 67-jara, en Schöneck (konkrete en la ĉefa loĝloko Kilianstädten) naskiĝis la germana esperantisto kaj diplomato Horst Gruner.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]