Scheibe-Alsbach
Scheibe-Alsbach | ||||||
| ||||||
setlejo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Sonneberg | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036704 | |||||
Poŝtkodo | 98749 | |||||
Aŭtomobila kodo | SON | |||||
Oficiala Municipokodo | 16 0 72 016 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Peter Leuthäußer | |||||
Partio de komunumestro | Fw-Bi | |||||
Adreso de la administrejo | Kirchweg 2 98724 Neuhaus am Rennweg | |||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 30′ N, 11° 4′ O (mapo)50.511.066666666667Koordinatoj: 50° 30′ N, 11° 4′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 610 m | |||||
Areo | 19,74 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.scheibe-alsbach.de/ | |||||
Scheibe-Alsbach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sonneberg de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 633 loĝantojn.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Scheibe-Alsbach etendiĝas idiliece sur alteco inter 620 kaj 725 metroj sur la altebenaĵoj skistaj. Ofte la vilaĝo ankaŭ nomiĝas Portalo al la Supera Schwarza-valo. Trankvilon kaj ripozumon garantias grandaj pinaj arbaroj. Flaŭrozaj herbaroj kun klaraj rojoj kaj montaj dorsoj kun belvidoj imponaj ebligas ĉarman panoramon. La du vilaĝoj Alsbach kaj Scheibe estis unuiĝinta nur en la 1924-a jaro. Laŭlonge de la valo de la rivero Schwarza pado kondukas al la akvobaraĵo Schwarzatstausee. Tie ĉi fontas la menciita rivero. Dumvintre invitas vastaj skisportteritorioj al praktiko de skikurado kaj toboganado.
La famekonata biatletisto Mark Kirchner devenas el la surloka sportklubo. Nordoriente, inter Scheibe-Albach kaj Goldisthal, troviĝas la fortipresa pumpa centralo Pumpspeicherwerk Goldisthal. La giganta supera ujo konstruitis sur la pinta altebenaĵoj de la 869 metrojn alta monto Farmdenkopf. Je duonan kilometron for de la vilaĝo Goldisthal estiĝis la malsupra ujo. La tuto enmetitis belege en ĉirkaŭaĵon ensorĉantan. Pli okcidente troviĝas la naturprotektozono Wurzelbergfarmde.
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Gotthelf Greiner, vitrofaristo kaj porcelaninventisto