Schwalm-muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enirejo je la Schwalm-muzeo en la nordhesia urbo Schwalmstadt

La Schwalm-muzeo (germane: Museum der Schwalm) en la Ŝtona domo ĉe Paradoplaco en Schwalmstadt-Ziegenhain gastigas kolekton regionhistorian pri la regiono ĉirkaŭ la rivero Schwalm kaj la kulturo tiea. Krome sekcias tie aparte la arĥeologio kaj la urba historio. Tenadas la muzeo la societo Schwälmer Heimatbund e.V..

Muzea evoluo[redakti | redakti fonton]

La komencoj de la kolektado estis en la jaro 1911-a, kiam la unuaj objektoj kunmetitis fare de Heinrich Schwalm kaj Harry Heußner kune kun anoj de Knüllgebirgs-societo. Tiu ĉi unua kolekto troviĝis unue en la landa administrejo en Ziegenhain. La Unua mondmilito interrompis la diligentan agadon. Nur en 1920 tiu ĉi societo povis kontinuigi la fruktodonajn klopodojn danke al la apoĝo fare de la distrikto, de Günther von Steinau-Steinrück kaj de Hermann Witkugel. Ĉar la du administrejaj ĉambroj evidentiĝis pli kaj pli maltaŭgaj, oni luprenis en konstruaĵo en Wiederhold-strato du ĉambrojn. En la 13.10.1927 la muzeo finfine malfermiĝis la unuan fojon por la interesita publiko. Sed tre baldaŭ la spacomalabundo urĝis kaj tiel necesis rondgapi por trovi bonan alternativon - kiun oni trovis en la Domo ĉe Grenzebacher-pordego en la Muhlys-strato. Tie oni disponis pri sume ses salonoj. Post la akiro de la Ŝtona domo en la 11.6.1938 memkomprenigis sin la elmontro tiea. Dum la Dua mondmilito la aferoj metitis deponejen pro ke la muzeo devis utiliĝi loĝeje. Post la fondo de la societo Schwälmer Heimatbundes e.V. en la 1949-a jaro la muzeo trovis sian finfinan prizorganton kaj sekve povis okazi en la 19.6.1949 la remalfermo, unue en du salonoj nur. Sed en niaj tagoj la tuta domo muzeas.[1]

Konstruaĵpriskribo[redakti | redakti fonton]

La t.n. Ŝtona domo estiĝis el la en 1361 fare de Werner la 2-a (Falkenberg) akirita burgvirara sidejo de la senjoroj de Falkenberg. Ene de inter 1659 kaj 1661 ĝi alikonstruitis por la tiama ziegenhain-a citadelkomandanto Jakob von Hoff. Temas pri trialaĵo kun ŝtupara turo. En 1938 la Distrikto Ziegenhain aĉetis ĝin disponigonte parton por muzeumado.[2]

Sekcioj[redakti | redakti fonton]

Nuptogrupo

Regionhistorio kaj tradiciaj vestaĵoj[redakti | redakti fonton]

Atentiĝis enmuzee ege je la tradicikostumoj de la Schwalm-regiono! Kaj per figuraj grupoj de super la natura grandeco kaj per multaj detalaĵoj oni povas ĝui la buntecon de vestaĵoj kamparanaj ŝanĝiĝintaj laŭ okazo kaj aĝo. Je tio apartenas ankaŭ bela kolekto da blankaj broditaĵoj el tri jarcentoj, daŭra kolekto. En rekonstruita potfarejo montratas la regionetipaj ceramikaĵoj kaj potaĵoj. En ŝuflikejo maloriginala prezentatas tipaj iloj kaj ŝuoj. Unu ĉambro tute dediĉas sin je prilaboro de lino vidigante multajn intrumentojn de rompilo ĝis teksilo. Enrigardo malenua je loĝkulturo en la Schwalm-regiono ĉirkaŭ la jaro 1900 per kuirejo kaj dormejo ankaŭ eblas.

Akvokastelo kaj urbohistoria parto[redakti | redakti fonton]

Filipo la 1-a (Hesio) pligrandigis Ziegenhain inter 1537 kaj 1542 je granda citadelo.[3] En la muzeo estas maketaĵo de la Akvoburgo Ziegenhain farite laŭ planoj el al 18-a jarcento; prezentatas la stato de la rempararo post la bombado de 1761. En apuda ĉambro estas objektoj koncerne la citadelhistorion.

Pra- kaj fruhistorio / geologio[redakti | redakti fonton]

En la fruhistoria parto troviĝas la kolekto el la frua ŝtona epoko de Adolf Luttropp, kiel ankaŭ armiloj, instrumentoj, iloj diversaj kaj ceramikaĵoj datumantaj el diversaj kulturepokoj; ĉio originas el trovoj faritaj ene de la Distrikto Ziegenhain. Inter la geologiaĵoj estas kopio de la famega meteorito de Treysa kiu terenfalis en 1916 proksime de Rommershausen.[4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Credé: 75 Jahre Museum der Schwalm, 1986.
  • Heinz Reuter: Ziegenhain. Geschichte der Stadt 782-1973, 3-a eldono, Schwalmstadt, 2000.
  • Schwälmer Heimatbund e.V. (eld.): Schwälmer Jahrbuch 1972, Schwalmstadt, 1971.
  • Schwälmer Heimatbund e.V. (eld.): Schwälmer Jahrbuch 2002, Schwalmstadt, 2001.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Credé, Heinrich: „75 Jahre Museum der Schwalm“, 1986
  2. Heinz Reuter: Ziegenhain. Geschichte der Stadt 782-1973, 3-a eldono, Ziegenhain, 2000, p. 57.
  3. Reuter, Heinz: Ziegenhain. Geschichte der Stadt 782-1973, 3-a eldono, 2000, p. 28.
  4. Auth, Rudolf: "Der Schwälmer Meteoritenfall", ĉe: Schwälmer Jahrbuch 2002, Schwalmstadt, 2001, p. 135–153.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Museum der Schwalm en la germana Vikipedio.

50.910859.2347