Citadelo Ziegenhain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Foto elaera, disde sudokcidente

La Akvocitadelo Ziegenhain (germane: Wasserfestung Ziegenhain) estas baroka fortikaĵo en Schwalmstadt-Ziegenhain en Germanujo. Post la militaj konstruaĵoj en Kaselo, Gießen kaj Rüsselsheim temis pri la kvara plej granda rempararo dum la Tridekjara milito en Hesio. Tiumilite ĝi ne sturmprenitis kaj liveris la kialon por la proverbo esti forte kiel Ziegenhain. La tuto memkompreneble estas monumentprotektita.

Fondo[redakti | redakti fonton]

Ŝtupara turo ĉe la eosta flanko de la senjora alo; la masiva parto malsupra ankoraŭ datumas el la Mezepoko verŝajne

Ĉ. la jaro 950 starigitis belfrido. En 1144 grafo Godofredo la 1-a (Reichenbach-Wegebach) farigis novan burgon inter la malnova belfrido kaj jam ekzistinta ronda burgo kiun li faris rezidejon kaj laŭ kiu li kaj malprauloj liaj nomiĝis grafoj de Ziegenhain. Werner la 2-a (Falkenberg) konstruigis en 1363 la Ŝtonan domon gastantan hodiaŭ la Schwalm-muzeon kiel sidejon. Post la formorto de la grafa dinastio kun Johano la 2-a la grafujo venis en 1450 en la manojn de landgrafo Ludoviko la 1-a (Hesio). Sekve ĝi alikonstruigitis je ĉaskastelo. Philipp Soldan faris por la suda parto kastela en la 16-a jarcento renesancŝtonreliefon; krome li plejverŝajne ankaŭ kreis diversajn plastikaĵojn ene de la kastelo.

Citadelfaro kaj Reformacio[redakti | redakti fonton]

La ala guberniestra, disde Paradoplaco

Inter 1537 kaj 1546 sub la regado de Filipo la 1-a (Hesio) la mezepokaj burgo kaj urbo pligrandigitis laŭ la planoj de la rempararĉefarĥitekto Hans Jakob von Ettlingen kaj de Balthasar von Germersheim; plej gravis strategiaj konsideroj. Teromurego de ses metroj kun plialtigitaj rondaĵoj ĉe kvar anguloj ekĉirkaŭis kastelon kaj urbon. Ili dividitis per la 65 metrojn larĝa, ete dekliva glaciso. Tiumaniere ekeblis surfluegigi la medion per akvoj de la rivero Schwalm. La citadelo havis nur unu enirejon tra ligna levoponto. Ene iĝis krom kazematoj ĉemure la armilejo, du fruktejoj, bierfarejo, arkivejo, kazernoj kaj ĉevalmuelejo. En 1537 iĝis ĉefkomandanto Heinz von Lüder kaj en 1545 menciitis pafilego nomita Der Mutz.

En 1539 proklamitis enkastele la ekleziordonaro Ziegenhainer Kirchenzuchtordnung. Laŭ invito de landgrafo Filipo Grandanima renkontiĝis hesiaj teologoj kaj la reformantoj Adam Krafft kaj Martin Butzer; influite de Filipo Melanktono oni decidis ke la maljunuloj pri la eklezikomunumo ĉefresponsu, ke junuloj post eduko kaj konfirmacio iĝu plenrajtaj membroj de la komunumo kaj ke alipensantoj ne persekutatu. Diversaj burĝaj servoj kaj la ĝenerala gastemo estu je dispono ankaŭ al judoj kaj eĉ al anoj de neniu konfesio. Per tio kreitis kvazaŭ fundamento la evangelia eklezio en Heslando; tiu ĉi revolucia dokumento elradiis rapide ankaŭ je Waldeck, Wittgenstein, Frankfurto ĉe Majno, Göttingen kaj aliaj lokoj.

En 1542 landgrafo Filipo proklamis burgan rajtaron por la citadelo. En sia novfarita testamento de la 6.10.1545 li poste ordonis la investon de Heinz von Lüder kiel kapitanon. Dum la Ŝmalkalda milito (1546–1547) kaj dum la kvin jarojn daŭrinta mallibero de la landgrafo (1547–1552) la citadelo estis sub la ordono de Heinz von Lüder kiu estis la unusola el la kvar hesiaj rempararoj kiuj - laŭ la volo de imperiestro Karlo la 5-a - rajtis daŭre resti. Jes ja malaperis la imponaĵoj remparaj en Kassel, Gießen kaj Rüsselsheim. Prie poste iĝis bela legendo: Lüder laŭdire klarigis antaŭ la remparkonkeronto Reinhard zu Solms ke li nur redonus la burgon al libera landgrafo; la imperiestro ordonis sekve la pendigon de la ribelulo kaj fakte la landgrafo post la malliberiĝo simbole pendigis al la bravulo ĉe la Lüder-pordego oran kolieron. La romantika poeto August Kopisch prie verkis la poemon Landgraf Philipp der Großmütige kiun poste muzikigis Carl Loewe.[1]

Militoj tridekjara kaj sepjara[redakti | redakti fonton]

Ziegenhain (dekstre) kaj Weichaus (maldekstre) ĉe Topographia Hassiae de Matthäus Merian, 1655
Horizontala projekciaĵo de Ziegenhain

Inter 1622 kaj 1623 la rempararo plifortikitis per faro de kvar ravelinoj. Pluse la antaŭurbo de Weichaus ĉirkaŭfortikitis. Dum la Tridekjara milito la rempararo ne sturmprenitis; dum la unua semajno de oktobro 1631 ja venis trupoj bavaraj kaj soldatoj de Johan t'Serclaes van Tilly kiu marodis kaj bruligis la lokon parte. En 1633 vizitis la citadelon la sveda kanceliero Axel Oxenstierna.

En la 15.11.1640 la imperiestra generalo Johann Rudolf von Breda morpafitis dum bataleto proksime de la vilaĝo Riebelsdorf; en la urbodomo videblas ĝis hodiaŭ lia glavo. En 1843 starigiits fare de al magistrato de Ziegenhain la Velten-Muhly-monumento; kolumno staras sur la supozita loko el kiu la pafisto pafis. Obelisko estas sur la loko de la falo de generalo Breda. En 1669 la Schafhof starigitis kiel logistika provizejo kiun oni utiligis ankaŭ kiel arsenalo.

Dum la Sepjara milito la eksmoda remparo ceditis pace al la francaj trupoj en 1758; danke al tiu decido detruoj evititis. Tamen tri jarojn poste hesiaj artilerianoj pafis tien kaj sekve enurbe 47 domoj kaj la tukfabriko tre damaĝitis.

Rekrutigejo por la usona memstarecmilito[redakti | redakti fonton]

En 1769 la Paradoplaco kaj la Nova gvardiejo faritis kaj inter 1776 kaj 1783 surloke iĝis grandskala komerco per (ofte mallibervolaj) dungosoldatoj sub la regado de landgrafo Frederiko la 2-a (Hesio-Kaselo) por subteni la britajn trupojn dum la Usona Milito de Sendependeco inter 1775 kaj 1783. Sume 12.000 hesianoj senditis en la Novan Mondon. Literaturo priumis Johann Gottfried Seume en sia verko Spaziergang nach Syrakus 1802. La teologistudento perfortitis per hesiaj rekrutigistoj kaj senditis en Nordan Amerikon. En 1813 aperis liaj rememoroj Mein Leben kie ankaŭ temis ĉi-prie.

Militoj napoleonaj kaj malekfunkcio citadela[redakti | redakti fonton]

Inter 1776 kaj 1783 konstruitis nova enirejo kun ponto. En novembro 1806 laŭ ordono de Vilhelmo la 1-a (Hesio-Kaselo) la tuton senbatale akiris la trupoj de la franca tirano Napoleono Bonaparte. Tamen iĝis malcitadeligo kaj forigitis kaj la kazematoj kaj la pordegoj. Fakte pro novaj artileriteknikoj la citadelo iĝis malgrava. En 1819 pro la volego de la enloĝantaro rekonstruitis la suda portalo. En 1832 princelektisto Vilhelmo la 2-a malfondis la garnisonon; ties lasta komandanto, kolonelo von Harras, mortis en 1836 en Ziegenhain.

Uzo mallibereja[redakti | redakti fonton]

En 1842 surloke enstalitis prizono por 400 punlaboristoj kaj en 1857 la Hesia ŝtata arkivo translokigitis disde Marburg al Ziegenhain. Fine venis en 1882 la malfermo de porvirina malliberejo kaj en 1905 la germana parlamento ordonis ke la lastaj restoj de la gvardioj forlasu la lokon. Nuntempe la Akvoburgo Ziegenhain partas de la prizonaro Justizvollzugsanstalt (JVA) Schwalmstadt-Ziegenhain. En 1989 enkarcerigitis surloke la teroristo Mohammed Ali Hamadi de Hizbolo. Ĝis 2003 parto de la karceruloj rajtis dumtage forlasi la lokon; de tiam nur prizonuloj sen forlasrajto troviĝas surloke.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Landgraf Philipp der Grossmütige; op. 125 no. 1 (1856). Jen la teksto: "O wehe, Heinz von Lüder, wie ist um dich mir leid! Du hast die Stadt verteidigt so tapfer lange Zeit! Nun soll, bei Kaisers Bann, sich selbst zu retten, dich, seinen treu'sten Mann, der Landgraf hängen in Ketten: O Ziegenhain, unselige Stadt, wo echte Treu solch Ende hat!"

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wasserfestung Ziegenhain en la germana Vikipedio.

50.9119.235