Scribus
Aspekto
| Scribus | |
|---|---|
| Aŭtoro | Scribus Team |
| Lasta stabila versio | 1.7.0, 1.6.4 |
| Operaciumo | plursistema |
| Programlingvo | C++ |
| Lingvo(j) | ankaŭ Esperanto |
| Programtipo | perkomputila eldonado |
| Permesilo | GNU LGPL |
| Retejo | https://www.scribus.net |
Scribus estas libera kaj malfermkoda programaro por perkomputila eldonado komparebla kun komerca programaro kiel Adobe PageMaker, QuarkXPress kaj Adobe InDesign. Ekzistas versioj por Vindozo, Makintoŝo, Linukso, Unikso kaj eĉ OS/2.
Scribus fleksebligas enpaĝigadon kaj kompostadon. Per ĝi eblas krei profesiajn prespretajn dosierojn. Ankaŭ eblas per Scribus krei movbildojn kaj interagajn PDF-dokumentojn kaj formularojn.
Scribus en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Ekzistas Scribus ankaŭ en Esperanto, inkluzive de versio 1.4.5. Pier Luigi Cinquantini el Italio kunordigas la esperantigadon.

